Frederik J. Belinfante

Frederik J. BELINFANTE (naskiĝis en 1913, mortis la 5-an de junio 1991 en Gresham, Oregono, Usono) estis doktoriĝita profesoro pri fiziko ĉe Purdus Universitato, West Lafayette, Indiano, Usono, Esperanto-vortaristo kaj multjara membro de Societo Zamenhof.

Frederik J. Belinfante
Persona informo
Naskiĝo 6-an de januaro 1913 (1913-01-06)
en Hago
Morto 5-an de junio 1991 (1991-06-05) (78-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoangla
Ŝtataneco Reĝlando de NederlandoUsono
Alma mater Universitato de Lejdeno
Familio
Infano Johan G. F. Belinfante
Okupo
Okupo esperantistofizikisto • universitata instruisto
vdr

Belinfante dum pluraj jardekoj estis delegito kaj fakdelegito de Universala Esperanto-Asocio (UEA).

De 1949 li elpaŝis per artikoloj pri fiziko (ekzemple kvantumteorio) kaj terminaraj demandoj en Scienca Revuo de la Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE). Li kunlaboris al la "Scienca kaj teknika terminaro - kiel propono aŭ provizora skeleto destinita per komplementi la 'Plenan vortaron' de SAT ", verkita de Rudolf Haferkorn kaj Kurt Dellian kaj aperinta ĉe Japana Esperanto-Instituto en Tokio en 1956 (X, 248 p.). Poste li fariĝis kunlaborinto de Plena Ilustrita Vortaro (PIV, 1970) pri la fako "fiziko".

Verkoj redakti

  • 1949: Pri la nuna stato de la kvantumteorio de kampoj de elementaj korpuskloj interagantaj. En: Scienca Revuo 1949:1:2 (2), p. 100-104.

Eksteraj ligiloj redakti