Frigyes Csáki
Frigyes CSÁKI [fridjeŝ ĉAki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csáki Frigyes estis hungara inĝeniero, profesoro, rektoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1976).
Frigyes Csáki [1] naskiĝis la 11-an de marto 1921 en Budapeŝto. Li mortis la 29-an de aŭgusto 1977 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiFrigyes Csáki frekventis mezlernejon, poste lia anonco al universitato ne sukcesis, tial li eklaboris en teksaĵ-uzino. Dum la 2-a mondmilito li estis trudlaboristo. Inter 1945-1949 li studis en Teknika Universitato de Budapeŝto, poste li restis plu en la universitato por instrui. Baldaŭe li akiris altajn instruistajn rangojn, eĉ li estis rektoro inter 1964–1969. Li okupiĝis precipe pri elektraj motoroj. Li ricevis premion en 1973, en 1977 memormedalon.
Verkaro (elekto)
redakti- Komplex számok és vektorok elektrotechnikai alkalmazása (1952)
- Ipari elektronika (Industria elektroniko) (1966)
- Modern control theories. Nonlinear, optimal and adaptive systems (1972)
- Die Zustandsraum-Methode in der Regelungstechnik (1973)
Memorigiloj
redaktiFontoj
redakti- biografio hungare (la teksto estas legebla maldekstre post klako al litero C kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)
- hungara biografio kun foto
- [3] hungare