Frigyes Strobentz
Frigyes Strobentz [fridjeŝ ŝtrobenc (strobenc)], en germana lingvoareo Fritz Strobentz, laŭ hungarlingve kutima nomordo Strobentz Frigyes estis hungara pentristo, membro de Societo Szinyei Merse Pál (1922).
Frigyes Strobentz | |
---|---|
![]() Memportreto de Frigyes Strobentz | |
Persona informo | |
Naskonomo | Strobentz Frigyes |
Naskiĝo | la 25-an de julio 1856 en ![]() |
Morto | 5-an de junio 1929 en Munkeno |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Kunstakademie Düsseldorf • Akademio de Belartoj Munkeno |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Frigyes Strobentz [1] naskiĝis la 25-an de julio 1856 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando), li mortis la 5-an de junio 1929 en Munkeno (Germanio).
BiografioRedakti
Frigyes Strobentz studis en teknikuniversitato de Dresdeno (1874-1877), poste jam pentradon en belarta akademio en Düsseldorf, fine en simila akademio en Munkeno (1880-1882). Lia majstro estis Ludwig von Löfftz. Post siaj studoj li pentradis ĝismorte en Munkeno, tamen li ofte estis en Artista kolonio Dachau. En 1887 li studvojaĝis al Parizo. Liaj pentraĵoj ricevis premiojn en 1892 kaj 1906. Li ŝatis pentradi ĝenrojn, pejzaĝojn, portretojn.