Gábor Náray-Szabó

Gábor Náray-Szabó [nArai-sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Náray-Szabó Gábor estas hungara kemiisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1998). Li estas filo de István Náray-Szabó.

Gábor Náray-Szabó
Persona informo
Naskiĝo 11-an de marto 1943 (1943-03-11) (81-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro István Náray-Szabó
Okupo
Okupo kemiisto
vdr
Gábor Náray-Szabó en kunveno de "Vikipedio estas dekjara"

Gábor Náray-Szabó [1] naskiĝis la 11-an de marto 1943 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gábor Náray-Szabó frekventis universitatojn en Veszprém (urbo) kaj Budapeŝto inter 1961-1967. Li eklaboris en kemia uzino "Chinoin", sed post unu jaro li laboris plu en universitata instituto. En 1971 li esploris en Göttingen, poste li revenis al Chinoin. Li doktoriĝis en 1983 antaŭ la akademio, li profesoriĝis en 1992. En 2000 li ricevis postenon en la ministerio, post 6 jaroj li estis nomita gvidanto de biblioteko de MTA. Li okupiĝas pri teoria kemio. Li ricevis premiojn kaj medalojn ekde 1990.

Verkaro (elekto) redakti

  • Electrostatic Isopotential Maps for Large Biomolecules (1979)
  • Applied Quantum Chemistry (1987)
  • Molecular Electrostatics (1995)
  • Fenntartható a fejlődés? (2003)

Fontoj redakti