Gátér (gAtEr) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en subregiono de Kiskunfélegyháza. La nomo signifas digo-rojo.

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Kiskunfélegyháza-Szentes.

Historio redakti

Post la turkoj farmoj formiĝis. Ĝermo de la vilaĝo estis diliĝencohaltejo. La kampoj longe apartenis al Pálmonostora. En 1880 lernejo ekfunkciis. La memstara vilaĝo naskiĝis en 1924.

Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko.

Vidindaĵoj redakti