Géza Bakonyi
Géza Bakonyi [bakonji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bakonyi Géza, estis hungara bibliotekisto, literaturhistoriisto, altlerneja instruisto.
Géza Bakonyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de septembro 1950 en Budapeŝto |
Morto | 7-an de aprilo 2007 (56-jaraĝa) en Szeged |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Scienca Universitato de Szeged |
Okupo | |
Okupo | bibliotekisto universitata instruisto literaturhistoriisto |
Géza Bakonyi[1] naskiĝis la 17-an de septembro 1950 en Budapeŝto, li mortis la 7-an de aprilo 2007 en Szeged.
Biografio
redaktiGéza Bakonyi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1969, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Attila József en 1975, post 2 jaroj li doktoriĝis. Post la diplomo li laboris jaron en Szeged, poste li revenis al la universitato, kie li estis bibliotekisto ĝis sia morto. (Ekde 1996 li havis tre altajn postenojn.) Li ankaŭ prelegis pri la itala literaturo en la universitato ekde 1980. Intertempe li akiris bibliotekistan licencon en 1991 kaj kandidatiĝis en la sekva jaro. Li multe okupiĝis pri la itala literaturo, krome li profitis la bibliotekan laboron per komputila tekniko. Lia edzino naskis 2 gefilojn en 1978 kaj 1981. Li ricevis premiojn en 1993 kaj 2006.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Petőfi és az olasz Risorgimento. (1974)
- A harmincas évek magyar és olasz „valóság”-irodalma. (disertaĵo, 1977)
- La poetica di Cesare Pavese e le tendenze realistiche della letteratura italiana. (1985)
- Realista tájékozódások a XX. századi olasz prózában. (disertaĵo, 1991)
- A hálózat használata a nyelv- és irodalomtudomány területén. (1997)
- Bevezetés a könyvtári informatika alapjaiba. (kunaŭtoro, 2006)