Géza Bernáth
Géza Bernáth [bernAt], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bernáth Géza estis hungara juĝisto, senatano. Lia nobela antaŭnomo estis bernátfalvi.
Géza Bernáth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de oktobro 1845 en Kocsord |
Morto | 12-an de septembro 1932 (86-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | juristo politikisto |
Géza Bernáth[1] naskiĝis la 2-an de oktobro 1845 en Kocsord, li mortis la 12-an de septembro 1932 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiGéza Bernáth maturiĝis en Pozono, poste li studis juron en la sama urbo, pli poste en Reĝa Universitato de Pest, kie li akiris kompletan juran diplomon en 1867. Post la diplomo li eklaboris en juĝejo de Pest (urbo), en 1869 li akiris la rangon subnotario, en 1876 plenrajta juĝisto. Inter 1891-1899 li laboris en Szeged, poste en ministerio li havis altan postenon, dum li estis ankaŭ juĝisto en la plej supera juĝejo inter 1906-1910. Li ricevis premion en 1902, titolon interna sekreta konsilisto en 1908. Li pensiuliĝis en 1910, sed en la sekva jaro li estis eterna membro de la senato.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Le droit de l'enfant abandonné (1900)