Malfermi la ĉefan menuon

BOZÓKY Géza [pr. bozo:ki] estis hungara juristo, universitata profesoro naskiĝinta en Nadjvarado la 23-an de julio 1875 kaj mortinta en Budapeŝto la 24-an de februaro 1960. Li estis filo de jurakademia profesoro Alajos Bozóky kaj la pli aĝa frato de juristo Ferenc Bozóky.

KarieroRedakti

Bozóky instruis ekde 1912 en Pozsony, ekde 1923 en Peĉo, kie en 1930-31 li estis rektoro de la universitato.

VerkojRedakti

  • A bizományi ügylet (Nagyvárad, 1905);
  • A korlátolt felelősségi társaság (Pozsony, 1914);
  • Magyar váltójog (I-II, Pécs, 1926);
  • A házasság (Pécs, 1937);
  • Magyar kereskedelmi jog (I-II, Bp., 1928-29);
  • Nemzetközi váltójog (Pécs, 1937)

FontoRedakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon