Géza RÉZ, laŭ hungarlingve kutima nomordo Réz Géza estis hungara inĝeniero, profesoro. Lia origina familia nomo estis Richter ĝis 1901. Lia filino estis Lola Réz Kosáryné, lia nepo estis Domokos Kosáry.

Géza Réz [1] naskiĝis la 7-an de aprilo 1865 en Hungara reĝlando en Selmecbánya (nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio), li mortis la 29-an de februaro 1936 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Géza Réz frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li studis minadon en Akademio de Selmec inter 1882-1886. Post siaj studoj li laboris en Nagybánya, poste en aliaj banejoj. En la studjaro 1890 li estis asistanto en la akademio, sed poste li denove havis postenon en minejo, inter 1902-1904 en la financa ministerio. Tiutempe li okupiĝis ekzemple serĉado de naftoj. En 1904 li denove ekinstruis en la ĵus levita altlernejo (pli frue akademio). En 1905 li vizitis similajn altlernejojn en Usono, post 2 jaroj en Eŭropo. En 1907 li estis nomumita dekano, samtempe li profesoriĝis. En la jaroj 1918 kaj 1919 li estis la lasta rektoro de la altlernejo, poste li sekvis la translokigitan altlernejon al Sopron. En 1927 li pensiuliĝis.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Miképpen került az arany a kvarczerekbe (1895)
  • Adatok a Magyarországon eddig végzett petróleumkutatások eredményeiről (1908)
  • Bányaműveléstan (1910) - el tiu lernolibro lernis la studentoj 3 jardekojn
  • Williams Archibald: A modern bányászat (The modern mining), (1914) - tradukaĵo

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti