Géza Tóth [tOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tóth Géza estis hungara meteologiisto, geofizikisto, profesoro, piloto.

Géza Tóth
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aŭgusto 1901 (1901-08-14)
Morto 4-an de junio 1995 (1995-06-04) (93-jaraĝa)
Okupo
Okupo piloto
vdr

Géza Tóth [1] naskiĝis la 14-an de aŭgusto 1901 en Hungara reĝlando en Nyitra (nuntempa Nitra en Slovakio). Li mortis la 4-an de junio 1995 en Aŭstralio en Adelajdo.

Biografio redakti

Géza Tóth akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1926, sed li jam estis asistanto en 1925 en Teknika Universitato palatino József. Post la diplomo li eklaboris en la meteologia instituto, sed li ankaŭ instruis plu en Universitato József dum 2 jardekojn. En 1930 helpe de stipendio li vizitis la germanajn meteologiajn observatoriojn. En 1934 li atingis la instruan rangon lektoro, tiutempe li estis ankaŭ piloto, li eĉ instruis pilotojn. En 1946 li estis nomumita ĉefmeteologiisto, post 2 jaroj institutestro. Li estis arestita, poste li estis en koncentrejo en Recsk inter 1950 kaj 1953 sen iu ajn akuzoj. Li liberiĝis pro morto de Stalino, poste la reveno al la instituto estis malpermesita, la proceso estis nuligita nur en 1992. Li vivtenis sin el tradukaĵoj, krome li havis postenon en la universitato sen iu ajn rango. En 1956 li ricevis postenon en geofizika instituto, inter 1963-1965 li estis informadikisto, poste li pensiuliĝis.

Li ricevis premion nur en 1991. Post 2 jaroj li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li mortis dum vizitado en Aŭstralio, sed li estis entombigita en Budapeŝto. Li havis edzinon, kiu naskis filinon.

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto (1996)

Fontoj redakti