Géza Teleki (geografo)

Hungara politikisto

Grafo Géza Teleki, laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj pli plene) Teleki Géza Pál Rudolf estis hungara geografo, geologo, profesoro, politikisto, ministro, parlamentano, skolto, olimpiano. Lia nobela antaŭnomo estis széki. Lia patro estis Pál Teleki.

Géza Teleki
Persona informo
Naskonomo Teleki Géza Pál
Naskiĝo 27-an de novembro 1911 (1911-11-27)
en Budapeŝto
Morto 5-an de januaro 1983 (1983-01-05) (71-jaraĝa)
en Vaŝingtono
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikistogeologo
vdr

Géza Teleki [1] naskiĝis la 27-an de novembro 1911 en Budapeŝto. Li mortis la 5-an de januaro 1983 en Usono en Mathias (laŭ alia informo en Vaŝingtono).

Biografio redakti

Géza Teleki frekventis universitatojn en Vieno kaj Zuriko, li doktoriĝis en 1936. Inter 1937 kaj 1940 li laboris en geologia instituto, poste ĝis 1944 li instruis en tiam hungara Universitato Kolozsvár. En 1944 li apartenis al tiu sekreta grupo, kiun Miklós Horthy sendis al Moskvo por peti pacon. En la malfrua 1944 li revenis al Debrecen, kie li iĝis ministro pri religio kaj eduko. Post monatoj li instruis jam en Budapeŝto, krome li estis ĉefa gvidanto de hungaraj skoltoj. En 1948 li forlasis la landon kaj ĝis la emeritiĝo en 1977 li instruis en usonaj universitatoj, eĉ li estis katedrestro.

Li edziĝis dufoje (1935, 1943), resume li havis 4 gefilojn. En 1936 li partoprenis en olimpiaj ludoj en Berlino, li ludis herbohokeon. Pro nekuracebla malsano li sinmortis.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Adatok Litér és környékének sztratigrafiájához és tektonikájához. (1936)
  • Adatok a dunántúli paleozoikum tektonikájához (1941)
  • Általános gazdasági geológia (Ĝenerala ekonomia geologio), (1942)
  • A Dunavölgy és környéke (1947) - mapo
  • The Utilization of Aerial Photographs in Sea Ice Forecasts (1958)
  • Photographic interpretation of ice (1960)

Fontoj redakti