Géza Xeravits
Géza Xeravits [kseraviĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Xeravits Géza estis hungara teologo, altlerneja instruisto.
Géza Xeravits | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de februaro 1971 en Budapeŝto |
Morto | 27-an de septembro 2019 (48-jaraĝa) |
Mortokialo | Muskola distrofio |
Tombo | Óbuda Cemetery |
Lingvoj | hungara • angla • hebrea • aramea |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Katolika Universitato Pázmány Péter • Regna Universitato de Groningo |
Okupo | |
Okupo | bibliologo • teologo • universitata instruisto |
Géza Xeravits[1] naskiĝis la 20-an de februaro 1971 en Budapeŝto, li mortis la 27-an de septembro 2019.
Biografio Redakti
Géza Xeravits akiris teologian diplomon en Katolika Universitato Péter Pázmány en 1996. Post la diplomo li instruis 3 jarojn en Grek-katolika Teologia Altlernejo en Nyíregyháza, poste helpe de stipendioj li plustudis en Katolika universitato de Loveno (Flandrio) kaj Regna Universitato de Groningen. En 2002 li akiris sciencan gradon Ph.D., li habilitiĝis en 2007. Li instruis inter 2002-2008 en Kalvinana Teologia Akademio de Pápa, poste li estis katedrestro en Teologia Monaĥa Altlernejo Sapientia (2009-2015) kaj profesoro en Universitato Janos Selye (2015-2019). En 2018 li paralizis kaj la kuracistoj ne povis resanigi lin. Li ricevis premion en 2018. Li havis edzinon, kiu naskis kvarfoje.
Elektitaj kontribuoj Redakti
- Szentírás-értelmezés Qumránban olyamatos pešerek ordítás és magyarázat (1995)
- Átalakuló hagyományok. Tanulmányok a qumrâni közösség, a korai zsidóság és a születő kereszténység irodalmáról (2003)
- Krisztus köztünk...! Gondolatok a Szentírásról (2009)
- Zsidó és keresztény szent helyek a késő ókori Palesztinában (2016)