Görres-societo (germane Görres-Gesellschaft zur Pflege der Wissenschaft) estas unu el la plej malnovaj societoj de scienculoj en Germanujo.

Görres-societo
premgrupo
Komenco 25-a de januaro 1876 vd
Lando(j) Germanio vd
Fondinto(j) Georg von Hertling vd
Filioj Q120506810 vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo registrita asocio de Germanio
vdr

Tasko ĝia estas konservi sian fondan mandaton enradikigitan en la katolika kredo. Krome ĝi intencas instigi sciencan vivon sur diversaj fakkampoj kaj peri interdisciplinaran interŝanĝadon.[1]

Historio redakti

La klubo fondiĝis en la 25-a de januaro 1876 fare de katolikaj kleruloj kaj publicistoj en Koblenz sub la titolo Görres-Gesellschaft zur Pflege der katholischen Wissenschaften (societo por flegi katolikajn sciencojn). Ĉefiniciinto kaj kunfondinto estis la pli posta ministroprezidanto de Bavarujo kaj regna kanceliero de Germanujo Georg von Hertling. Hertling ankaŭ iĝis ties unua prezidanto.

La societon oni nomis laŭ la universitatprofesoro kaj publicisto Joseph Görres. La teologia fakultato de la salcburga arkidiocezo, la germanlingva federacio de la benediktanoj, la ligo de katolikaj studintoj Katholischer Akademikerverband okazigis inter la 3-a kaj 22-a de aŭgusto 1931 unuafoje la Salcburgajn Altlernejajn Semajnojn (SHW), kiujn kelkaj nomis eĉ nova lulilo de katolika universitata vivo (universitas catholica in nuce). Tuj poste estiĝis kvereloj kun Görres-societo, kiun tiutempe tro rigore gvidis Heinrich Finke. Lia antaŭulo estis ekde 1919/20 (ĝis 1924) Hermann von Grauert.

En 1941 la nazioj neniigis la tuton; refondiĝo sukcesis en 1948 en Kolonjo.

Organizo redakti

Membreco ĉe tiu ĉi societo, kiun administras honoroficuloj, ne dependas de akademia stato. Nuntempe ĝi havas 20 sekciojn, i.a. pri jursciencoj, ŝtataj teorioj, historio, pedagogia, filozofio, esploro de la kristana Malproksima Oriento. Renkontiĝoj okazas ĉiujare.

La sidejo estas nun en Bonn kaj ekde 2015 prezidantas Bernd Engler. Kelkaj institutoj estas fremdlande, ekz., en Romo ĉe la Tombejo de Germanoj kaj Flandroj (ekde 1887), en Jerusalemo (1908), en Madrido (1926), en Lisbono (1962). En la jaro 2022 membris ne tute tri miloj.[2] Rekorda membrokvanto estis en 1925 kun 4.600 scienculoj.[3]

En niaj tagoj plej gravas la filozofia pritrakto kaj envicigo de novaj sciencaj atingoj pro kio aparte la agado de junaj kleruloj ricevu atentiĝon kaj apogon.

Publikigas la klubo diversajn aĵojn, ekz. Vierteljahrsschrift für wissenschaftliche Pädagogik, Philosophisches Jahrbuch, Historisches Jahrbuch kaj Jahrbuch für Europäische Ethnologie.

Honora ringo redakti

Ekde 197 oni aljuĝas honorringon al meritantaj personoj de la scienca kaj publika vivoj. Ties unua portanto estis la historiisto Clemens Bauer.

Prezidantoj redakti

  • 1877-1919: Georg von Hertling, politikisto kaj filozofo
  • 1920-1924: Hermann von Grauert, historiisto
  • 1924-1938: Heinrich Finke, eklezihistoriisto kaj mezepokfakulo
  • 1940/41 kaj 1948-1966: Hans Peters, juristo
  • 1967-2007: Paul Mikat, juristo kaj politikisto
  • 2007-2015: Wolfgang Bergsdorf, politikscienca fakulo
  • ekde 2015: Bernd Engler, filologo

Literaturo redakti

  • Rudolf Morsey, Hans Elmar Onnau: Görres-Gesellschaft und NS-Diktatur. Die Geschichte der Görres-Gesellschaft 1932/33 bis zum Verbot 1941. Schöningh, Paderborn k.a. 2002, ISBN 3-506-75779-2.
  • Rudolf Morsey: Die Görres-Gesellschaft zur Pflege der Wissenschaft. Streiflichter zu ihrer Geschichte? Schöningh, Paderborn k.a. 2009, ISBN 978-3-506-76795-0.

Referencoj redakti

  1. statutoj, 2009. Arkivita el la originalo je 2016-03-28. Alirita 2023-04-05.
  2. Jahres- und Tagungsbericht der Görres-Gesellschaft 2017, p. 80.
  3. Görres-Gesellschaft: "Entstehung und Geschichte"

Eksteraj ligiloj redakti

Staatslexikon (Vikifontaro)