Johann Joseph GÖRRES (n. la 25-an de januaro 1776 en Koblenz - m. la 20-an de januaro 1848 en Munkeno), sciencisto, publicisto kaj laika teologo. Gravulo de la germana politika katolikismo.

Joseph Görres
Persona informo
Johann von Görres
Naskonomo Johann Joseph Görres
Naskiĝo 25-an de januaro 1776 (1776-01-25)
en Koblenco
Morto 29-an de januaro 1848 (1848-01-29) (72-jaraĝa)
en Munkeno
Tombo Alter Südfriedhof vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Familio
Infanoj Marie Görres • Guido Görres vd
Profesio
Alia nomo Peter Hammer vd
Okupo verkistohistoriisto • universitata instruisto • ĵurnalistopolitikisto • literaturhistoriisto vd
Aktiva en KoblencoHeidelbergStrasburgoMunkeno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Joseph Görres
Unua eldono de la Rheinscher Merkur (Rejna Merkuro) de la 23-a de januaro 1814
Monumento de Görres en apudrejna parko en Koblenz

Viva evoluo redakti

Fariĝinta racionalisma propagandisto de la idealoj de la franca revolucio, Görres foriras de sia infana katolika kredo. Sed ankaŭ la realo de la franca politiko lin seniluziigas. Post 1800 li estas instruisto en la Koblenz-a sekundara lernejo. Kavankam aŭtodidakto dum la tuta vivo, li fariĝas en 1806 privata docento en Heidelberg. Ekde 1808 li denove vivas en Koblenz.

1814 li fondas la ĵurnalon "Rheinischer Merkur", kiu lin famigas en tuta Germanujo. Li forte kritikas la prusan politikon kiel reakcian. Sekve en 1819 li devas fuĝi al Aarau kaj Straßburg, kie li en 1823/24 definitive revenas al la katolika kredo.

En 1827 la bavara reĝo Ludwig 1-a vokas lin al la nov-fondita universitato en Munkeno kiel profesoro pri ĝenerala kaj literatura historio. Li havis la famon, regi preskaŭ ĉiujn fakojn de la scienco. Sed lia ĉefa klopodo estas la publicista kaj scienca defendo de la malnova kredo.

Defendanto en la kontraŭ-eklezia batalo redakti

En la jaroj de la "Kulturkampf" (batalo kontraŭ la eklezio) li komencis la batalon per sia libro "Athanasius", kiu fariĝis la baza verko de la germana politika katolikismo. Li kontraŭargumentis la ideojn, laŭ kiu la kristanismo estas fariĝinta superflua en la moderna socio kaj ke ĝi estas humane nehelpa, kaj ke la ago de Dio en la mondo estas neebla, ĉar mirakloj ne eblas. Kontraŭ tiuj ideoj Görres klopodas pruvi la neceson de la revelacio, kiu invitas la homojn reveni al la eklezio, ĉar en ĝi Jesuo Kristo estas la revelacio de Dio. Tion oni vidas precipe en la homoj, kiuj kiel sanktuloj pruvas la efikon de Jesuo Kristo en la mondo.

Görres-societo redakti

Fondita je la 26-a de januaro 1876 en Koblenz okaze de la 100-a naskiĝtago de J.J. Görres por la prizorgo de la scienco bazita sur la kredo por interŝanĝo kun la moderna mondo. Institutoj en Romo (ekde 1888), Jerusalemo (1908), Madrido (1926), kaj Lisbono (1962). Görres-societo eldonas 24 revuojn respektive seriojn da libroj, eldonas kaj subtenas multajn librojn. Ĝi havas plur-mil membrojn en 18 sekcioj. La Görres-societo estas la plej maljuna germana scienca societo en privata posedo kaj reprezentas gravan parton de la germana scienca kaj katolikisma historio.

Verkoj redakti

  • Gesammelte Schriften herausgegeben im Auftrag der Görres-Gesellschaft von (Kolektitaj skriboj eldonitaj komisie de la Görres-Societo de) W. Schellberg, A.Dyroff, L.Just, fortgeführt von (daŭrigataj de) H.Raab. Volumoj 1-16 kaj aldon-volumoj.

Literaturo redakti

  • W. Frühwald (editoro): J.G. Ausgewählte Werke in 2 Bänden (Elektitaj verkoj en 2 volumoj), Freiburg/Br. 1978, 753-958.
  • B. Wacker: Revolution und Offenbarung. Das Spätwerk 1824-48 von J.G. - eine politische Theologie (Revolucio kaj revelacio. La malfrua verkaro 1824-48 de J.G. - politika teologio). Mainz 1990.
  • Görres-Bibliographie. Verzeichnis der Schriften von und über J.J.G. (1776-1848) und Görrers-Ikonographie (Görres- bibliografio. Listo de la skribaĵoj de kaj pri J.J.G. (1776-1848) kaj Görres-ikonografio), bearbeitet von (prilaborita de) A. Portmann-Tnguely (Koletitaj skribaĵoj, aldona volumo 2) Paderborn u.a. 1993