Gabriel Bonnot de Mably

franca teologo kaj verkisto historia-filozofia

Gabriel BONNOT de Mably (naskiĝinta la 14-an de marto 1709 en Grenoble, mortinta la 23-an de aprilo 1785 en Parizo) estis franca teologo kaj verkisto historia-filozofia.

Gabriel Bonnot de Mably
Persona informo
Gabriel Bonnot de Mably
Naskiĝo 14-an de marto 1709 (1709-03-14)
en Grenoblo
Morto 2-an de aprilo 1785 (1785-04-02) (76-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Preĝejo de Sankta Roĥo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo filozofopolitikistoverkistohistoriisto vd
Laborkampo filozofio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La politikisto kaj verkisto Mably

Vivo redakti

Mably iĝis kanoniko kaj sekretario de sia onklo la kardinalo kaj ministro Pierre Guérin de Tencin kiu prenis lin plurfoje por plenumi diplomatiajn misiojn. Tamen ekde 1746 Mably plejtempe dediĉis sin al studoj historiaj..

Verkoj redakti

Liaj skribitaĵoj strebas konstruigi politikon sur morala bazo kaj rekonduki la ŝtaton al la origina stato de burĝa socio. Menciindas inter la verkoj jenaj:

  • Parallèle des Romains et des Français par rapport an gouvernement (Paris 1740): prilaborite je Observations sur les Romains (Ĝenevo 1751) kaj Observations sur l'histoire de la France (Ĝenevo 1765), far Guizot noveldonite kaj pligrandigite per la eseo Essai sur l'histoire de la France (Paris 1823–24)
  • Le droit public de l'Europe (Amsterdamo 1748), kun multaj eldonoj poste
  • Entretien de Phocion sur le rapport de la morale avec la politique (1763)
  • De l'étude de l'histoire (1778)
  • Manière d'écrire l'histoire (1782)

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 13. Leipzig 1908, p. 13, kio legeblas tie ĉi.