Gabriel Daniel Fahrenheit

germana fizikisto
(Alidirektita el Gabriel Daniel FAHRENHEIT)

Gabriel Daniel FAHRENHEIT [GABriel DAniel FArenhajt], laŭ aliaj fontoj Daniel Gabriel FAHRENHEIT (naskiĝis la 24-an de majo, 1686 en Danzig, mortis la 16-an de septembro, 1736 en Hago) estis germana fizikisto kaj konstruisto de mezuriloj. De li oni nomiĝis temperatur-mezurunuo, Farenhejto (ang. Fahrenheit).

Gabriel Daniel Fahrenheit
Persona informo
Daniel Gabriel Fahrenheit
Naskiĝo 24-an de majo 1686 (1686-05-24)
en Gdańsk
Morto 16-an de septembro 1736 (1736-09-16) (50-jaraĝa)
en Hago
Tombo Kloosterkerk vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Respubliko de Ambaŭ Nacioj vd
Subskribo Gabriel Daniel Fahrenheit
Familio
Edz(in)o
Profesio
Okupo fizikistoinventisto • instrumentofaristo • kemiisto vd
Laborkampo fiziko vd
Aktiva en HagoAmsterdamoDanioAmsterdamo vd
Verkado
Verkoj grado farenhejta vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
naskiĝdomo de Fahrenheit

Post la frua morto de la gepatroj Gabriel Daniel Fahrenheit komencis komercistan karieron en Amsterdamo, sed lia intereso pri natursciencoj fariĝis tiel granda, ke li pli kaj pli dediĉis sin al fizikaj eksperimentoj kaj al la konstruado de instrumentoj.

Por ampleksigi siajn sciojn, li vojaĝis i.a. tra Skandinavio, Anglio, Germanio kaj Francio. Ekde 1718 li tre sukcese prelegis pri natursciencaj temoj kaj en la jaro 1724 li fariĝis membro de la Londona Royal Society.

Farenhejta skalo kaj instrumentoj redakti

Fahrenheit kreis aerometron, piknometron, hipsobarometron kaj termometron kun skalo, kiu ankoraŭ nuntempe en kelkaj landoj estas uzata por mezuri temperaturon.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti