Malfermi la ĉefan menuon
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Gafur Gazizi tre lirikece uzas pli tradiciajn poemformojn, kaj estas lerta uzanto de fortaj rimoj... Li forte sentigas la kamparon, ekzemple personigante arbojn k.t.p., kaj ja apartan kamparon, en kiu li (supozeble) pasigas la vivon.,

William Auld.

Gafur Gazizi estas sovetia kaj ruslanda esperantisto. Naskiĝis en 1958 en Baŝkirio. Esperantisto ekde 1973. Laboris kiel kompresoristo en vitrouzino Salavatsteklo. Ekverkis en esperanto ekde 1978 kiam militservis en Soveta Armeo laŭ instigo de Jaan Ojalo, tiam redaktoro de Amikeco. Krom esperanto Gafur ĝuas sporadan uzadon de la hispana kaj franca lingvoj. En 1986 ĉe la eldonejo Sezonoj aperis lia originala poemaro Zigzage. Dek jarojn poste liaj poemoj estis eldonitaj en la kolektiva poemaro Kvarteto (1996). Intertempe poemoj, recenzoj kaj polemikaĵoj de Gazizi aperis en Amikeco, Ekzakte, La Ondo de Esperanto, Ruslanda Esperantisto, Sezonoj, Literatura Foiro, Fonto kaj aliloke, ankaŭ en baŝkiria gazetaro.

Eksteraj ligilojRedakti