Gagauzio

aŭtonoma regiono de Moldavio
(Alidirektita el Gagaŭzio)

Gagauzio (gagauze GagauziyaGagauz Yeri; rumane Găgăuzia; ukraine Ґаґаузія, ruse Гагаузия), formale konata kiel Aŭtonoma Teritoria Unuiĝo de Gagauzio, estas aŭtonoma regiono de Moldavio. Ĝia nomo venas de la vorto "Gagauz", kiu deriviĝas de la nomo Gok-oguz uzita por priskribi posteulojn de la tjurka tribo oghuz. Krime-tataroj kaj ujguroj, el kiu gok signifas "ĉielon" aŭ "lazuran", tiel ke Gok-oguz laŭlitere signifis "lazuran oghuz".

Gagauzio
Gagauza Yeri
Flago de Gagaŭzio

Blazono de Gagaŭzio

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Tarafım
Lokigo
aŭtonoma teritoria unuo de Moldavio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Komrato (23,429)
Uzata(j) lingvo(j) gagaŭza, rumana lingvo, rusa lingvo
Areo 1 832 km²
Loĝantaro 155 700 (2014)
Loĝdenso 85 loĝ./km²
Horzono -
Politiko
Ĉefministro Irina Vlah
Ekonomio
Valuto moldava leo

LandoMoldavio

ĈefurboKomrat
- koordinatoj46° N, 29° O (mapo)46.31638928.666389
Areo1 832 km² (183 200 ha) [+]

Loĝantaro134 535 [+] (2014)
Denseco73,44 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroIrina Vlah

ISO 3166-2MD-GA

Gagauzio (Tero)
Gagauzio (Tero)

Gagauzio (Moldavio)
Gagauzio (Moldavio)
DEC
Gagauzio
Gagauzio

Map
Gagauzio

Vikimedia Komunejo:  Gagauzia [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La gagauzoj descendas de la turkaj selĝukoj kiuj loĝis en Dobruĝo, kune kun la peĉenegoj, oghuzoj kaj kipĉakoj kiuj sekvis la anatolian selĝukan sultanon Kajkaŭzo la 2-a. Pli specife, unu klano de oghuzaj tjurkoj migris al Balkano dum la inter-tribaj konfliktoj kun aliaj tjurkoj. Granda grupo de la gagaŭzoj poste forlasis Bulgarion kaj ekloĝis en suda Besarabio, kun grupo de etnaj bulgaroj.

La aŭtonomio de Gagauzio estas garantiita de la moldava konstitucio kaj reguligita ekde 1994. Se Moldavio decidus kuniĝi kun Rumanio, Gagauzio havus la rajton de mem-determinado. La Asembleo de la Gagauzia Popolo havas mandaton por leĝdona povo ene de sia propra jurisdikcio. Tio inkludas leĝojn en eduko, kulturo, loka evoluo, buĝetaj kaj impostaj temoj, sociala sekureco, kaj aferoj pri teritoria administracio. La Asembleo de gagaŭzoj ankaŭ havas du specialajn povojn: ĝi povas partopreni la formuliĝon de la interna kaj ekstera politiko de Moldavio; kaj, centra regularo devus influi la jurisdikcion de la Gagauza Unuiĝo.

Vidu ankaŭ redakti