Gedeon Ráday (1829)

hungara politikisto

Grafo Gedeon RÁDAY [rAdai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ráday Gedeon estis hungara politikisto, soldato, reĝa komisaro. Lia nobela antaŭnomo estis rádai.

Gedeon Ráday
Gedeon Ráday 1901
Gedeon Ráday 1901
Persona informo
Naskiĝo 16-an de julio 1829 (1829-07-16)
en Peŝto
Morto 29-an de novembro 1901 (1901-11-29) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Gedeon Ráday [1] naskiĝis la 16-an de julio 1829 en Pest (urbo). Li mortis la 29-an de novembro 1901 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gedeon Ráday lernis juron en Kecskemét. Li komencis sian karieron en administrado de Pest-Pilis-Solt-Kiskun en 1847. En la sekva jaro li havis postenon en la ĵus sendependa ministerio. Post monatoj li batalis por la hungara libereco. Post falo de las revolucio li okupiĝis nur pri sia bieno, intertempe en 1854 li edziĝis. En 1861 kaj ekde 1865 li estis membro de la Supera Ĉambro. En 1868 li ricevis specialan taskon: Li devis kapti Sándor Rózsa kun la plenaj kunuloj. Li plenumis senindulge ĝin, sekve li malkovris 554 krimojn. En 1871 li finis la taskon, poste li estis parlamenta deputito. Li retiriĝis en 1893.

Fontoj redakti