Gemerské Teplice, hungare Jolsvatapolca estas malgranda unuigita vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Revúca. La historia slovaka nomo estis Jelšavské Teplice.

Preĝejo en Gemerské Teplice
Gemerské Teplice troviĝas en la plej griza parto

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Gemerské Teplice situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Rožňava-Revúca. La lasta troviĝas 16 km-ojn.

Historio redakti

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1258 en formo "Thapolcha". En 1556 la turkoj detruis la vilaĝon. En 1828 oni nombris 61 domojn kaj 389 homojn, kiuj okupiĝis precipe pri agrikulturo.

Apuda vilaĝo Miglészpataka menciiĝis unue en 1258 en formo "Poldla", en 1383 en formo "Myglezpathuka". En la 16-a jarcento la vilaĝo apartenis al fortikaĵo Murány. La turkoj detruis la vilaĝon en 1555. En 1709 pesto okazis. Később a Koháryak telepítették újra. En 1828 oni nombris 43 domojn kaj 322 homojn, kiuj okupiĝis pri agrikulturo, ferogisadoj kaj potofaradoj.

En 1910 loĝis en Jolsvatapolca 305, en Miglészpataka 214 da homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon ambaŭ vilaĝoj apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Nagyrőce, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 ili rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj regionoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 1964 la vilaĝoj unuiĝis. En 2001 loĝis en Gemerské Teplice 368 da homoj, (328 slovakoj, 22 ciganoj, 15 hungaroj, unusola ĉeĥo).

Vidindaĵoj redakti

Famulo redakti

Eksteraj ligiloj redakti