Genadio el Marsejlo

Genadio el Marsejlo, (latine: Gennadius Massiliensis), konata ankaŭ per la kromnomo Genadio Skolastiko (latine: Gennadius Scholasticus) (... – ĉ. 496), estis kristana sacerdoto kaj historiisto de la 5-a jarcento. Lia verko plej konata estas De Viris Illustribus (Pri famaj homoj), biografio de pli ol 90 elstaraj kristanoj liaj samtempuloj, "daŭrigo" de la samnoma verko de Sankta Hieronimo.

Genadio el Marsejlo
Persona informo
Naskonomo Gennadius
Naskiĝo
en Gaŭlio
Morto 30-an de novembro 495 (0495-11-30)
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latinaantikva greka vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo historiistoverkisto • teologo • katolika sacerdoto vd
Laborkampo teologio vd
Verkado
Verkoj On illustrious men vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Genadio estis sacerdoto de Marsejlo (Francio), samtempuloj de papa Gelasio la 1-a.

Nenion oni konas pri lia vivo, krom tio kion li pri si diras ĉe la fino de la biografioj. Li skribis: “Mi, Genadio, presbitero el Marsejlo, verkis ok librojn kontraŭ ĉiuj herezoj, kvin librojn kontraŭ Nestorio, dek kontraŭ Eŭtiko, tri librojn kontraŭ Pelagio, traktaton pri jarmilo kaj pri la Apokalipso de Johano la evangeliisto. Tiun verkon kaj leteron koncerne mian kredon mi sendas al la benedikta Gelasio, episkopo de la urbo Romo”.

Papo Gelasio regnis ekde 492 al 496: el tio dedukteblas ke Genadio estis vivinta ĝis la fino de tiu jarcento.

Verkoj redakti

Genadio profite konis la grekan lingvon kaj estis lerta konanto de la kristana orienta kaj okcidenta literaturo, kaj ortodoksa kaj hereza. Li estis ankaŭ diligenta kopiisto kaj kompetenta kritikisto.

De Viris Illustribus redakti

De Viris Illustribus, en la formo plej komune akceptita, estis verkita eble en 495 kaj enhavas, en ĉirkaŭ dek paĝoj en-folio, mallongajn biografiojn de ekleziuloj vivintaj inter la jaroj 392 kaj 495. Temas pri gravega fonto kaj parte unika fonto pri preskaŭ ĉirkaŭ cent personoj pritraktitaj.

Ĝi estas konceptita kiel daŭrigo de De Viris Illustribus de Hieronimo, kiu estis ellaborinta serion da 150 mallongaj biografioj de famaj kristanoj kun listo de ties precipaj verkoj. Tiu verko de Hieronimo estis la unua libro de Patrologio kaj ankaŭ la unua vortaro de kristana biografio. Tiu libro estis referenco tiel utila ke ĝi fariĝis popola kaj multaj verkis sammetodajn “daŭrigojn”. Estas citita la “daŭrigo” de iu Paterio, disĉiplo de Hieronimo, kaj greka traduko de Sofronio.

La “daŭrigo” de Genadio fariĝis la plej popola, kaj estis ĉie akceptita kiel la dua parto de la verko de Sankta Hieronimo kaj estis ĉiam transkopiita (kaj poste presita) kune kun tiu. La parto de Genadio entenas pli ol naŭdek biografiojn, stile tre similajn al tiuj de Hieronimo. La serio de la vivo estas organizita pli/malpli kronologiorde, kun esceptoj tamen.

Aliaj verkoj de Genadio redakti

Genadio deklaras ke mem kompilis certan nombron de verkoj, kies plej granda parto estis perdita:

  • Adversus omnes hæreses libri VIII., "Kontraŭ ĉiuj herezoj" en ok libroj
  • Kvin libroj kontraŭ Nestorio
  • Dek libroj kontraŭ Eŭtiko
  • Tri libroj kontraŭ Pelagio
  • Tractatus de millenio et de apocalypsi beati Johannis, "Traktato pri jarmilo kaj pri la Apokalipso de Johano
  • Epistola de fide, "Letero pri la kredo" kiun li adresis al papo Gelasio.

Krome la traktato De Ecclesiasticis Dogmatibus ("Pri la Doktrino de la Eklezio"), kiu origine estis atribuita al Aŭgusteno de Hipono kaj laŭ longa tempo inkluzivita inter ties verkoj, nun estas universe atribuata al Genadio.

Genadio zorgis ankaŭ pri tradukoj, bedaŭrinde perditaj, de la verkoj de Evagrio el Ponto kaj de Timoteo Elurio.

Eldonoj redakti

  • Por De Viris Illustribus la 'editio princeps (la baza eldono) estis tiu presita kaj publikigita de J. Andreas (Romo, 1468).
  • La eldono de J.A. Fabricius en Bibliotheca ecclesiastica II, 1-43 (Amburgo, 1718) estis utiligita de Jacques Paul Migne por la Patrologia Latina, vol. LVIII, coll. 1059-1120; poste aperis multaj eldonoj ankaŭ asociite kun verkoj de aliaj aŭtoroj.
  • La Liber de Ecclesiasticis Dogmatibus estas apendico de benediktana eldono de la verkoj de Sankta Aŭgusteno kaj en la Patrologia Latina vol. LVIII, coll. 979-1054.

Religiaj vidpunktoj de Genadio redakti

Multaj indikoj komfirmas ke Genadio estis sekvulo de duonpelagianismo. En De Viris Illustribus la aŭtoroj semipelagianaj estas varme laŭdataj (Fastidioso, LVI, p. 80; Kasiano, LXI, 81; Fausto el Riez, LXXXV, 89); Pelagio kaj liaj sekvuloj estas difinitaj “herezuloj”; katolikaj estas pritraktataj supraĵe (Aŭgusteno de Hipono, XXXVIII, 75; Prospero el Akviitanio, LXXXIV, 89); eĉ iuj papoj estas difinitaj “herezaj” (papo, ekzemple, Julio la 1-a, I, 61).

La sama prefero estas konfermita en la traktato De Ecclesiasticis Dogmatibus, kiu plenplenas je semi-pelagianismo, implcita kaj eksplicita (duonlumigo pri la origina peko, insisto pri la libera volo, kaj nego de la antaŭdestinismo, la graco estas vidita kiel io aldona kaj minimine influa, ktp). Genadio konsideras (kiel iuj postaj kristanaj verkistoj, ekzemple Tomaso de Akvino) ke ĉiuj homoj, eĉ tiuj vivontaj dum la dua alveno de Kristo, devos morti. Sed tiu opinio, ĉiukaze forĝiĝinta en la patristika tradicio, estas, laŭ li, malakceptita de iuj Patroj de la Eklezio vere katolikaj.

Rilate la teoriojn pri la homa naturo, Genadio ne konsentas pri la ekzisto de la spirito kiel tria elemento en la homo, tiam debata inter kleruloj: laŭ li, spirito estas alia nomo de la animo.

En De Eccelsiasticis Dogmatibus , lia penso inkluzivas: la bapto praktikata de herezuloj ne devas esti ripetata kondiĉe ke ĝi ne estus donita de negantoj de la kristana Triunuo; li sugestas la semajnan praktikadon de la Eŭkaristio (komunio) kondiĉe ke oni ne maldignus pro grava peko; li opinias ke oni devas profiti de la publika penitenco, sed li ne negas la validecon de la privata penitenco kvankam prefereblas tiu publika; la malbono estas inventita de Satano; senedzinecode la klerikaro estas pli laŭdebla ol la geedzeca stato: kondamni geedzecon estas maniĥea herezo; kristano reedziĝinta ne povas aliri sanktajn ordinojn; nur la baptitoj povas aspiri al la eterna vivo; nur la kreinto konas niajn sekretajn pensojn, Satano povas nur ilin diveni el niaj eksteraj agadoj; por la savo necesas la dia graco.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • G.F. Wiggers, Versuch einer pragmatische Darstellung des Augustinismus und Pelagianismus, Hamburg 1833, pp. 350-356.
  • E. Jungmann, Quaestiones Gennadianae, Leipzig 1881;
  • C. Caspari, Kirchenhistorische Anecdota, Christiania 1883;
  • B. Czapla, Gennadius als Literaturhistoriker, Munster 1898;
  • F. Diekamp, Wann hat Gennadius seinen Schriftstellerkatalog verfasst, in "Romische Quartalschriften", 12 (1898), pp. 411-420;
  • O. Bardenhewer, Patrologie, Freiburg im Br. 1908, p. 608;
  • A. Feder, Der Semipelagianismus im Schriftstellerkatalog des Gennadius, in "Scholastik", 2 (1927), p. 481 sg.;
  • A. Feder, Die Entstehung und Veróffentlichung des gennadianischen Schriftstellerkatalogs, in "Scholastik", 8 (1933), pp. 217-232;
  • A. Feder, Zusatze des Gennadianische Schriftstellerkatalogs, "Scholastik", 8 (1933), p. 380 sg.;
  • france P. Courcelle, Les lettres grecques en Occident, Parigi 1943, pp. 221 sg.

Eksteraj ligiloj redakti