General Trias - tagaloge Lungsod ng General Trias - (formale konata kiel San Francisco de Malabón) estas triaklasa urbego en Filipinoj, en regiono CALABARZON, en provinco Kavito.

Larĝa foto pri urbodomo de General Trias
Larĝa foto pri urbodomo de General Trias
General Trias
component city • municipo de Filipinoj • urbego
Administrado
Poŝtkodo 4107
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 450 583  (2020) [+]
Loĝdenso 5 006 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 23′ N, 120° 53′ O (mapo)14.383333333333120.88333333333Koordinatoj: 14° 23′ N, 120° 53′ O (mapo) [+]
Alto 53 m [+]
Areo 90,01 km² (9 001 ha) [+]
General Trias (Filipinoj)
General Trias (Filipinoj)
DEC
General Trias
General Trias
Situo de General Trias

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo General Trias [+]
vdr
Urbodomo en General Trias

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

General Trias kuŝas sur la marborda ebenaĵo [1]. Dasmariñas troviĝas nur 6, laŭjure provinca ĉefurbo Imuso 11, ĉefurbo Manilo 28, Kezonurbo 43 kilometrojn (aere) [2].

Historio redakti

 
Konstruaĵo en General Trias
 
Banko

Dum la frua hispana kolonia periodo General Trias estis ofte nomata Las Estancias (=la ranĉoj), kiu estis ekstera parto de Kaviturbo (1748). La alia loknomo estis Malabón Grande. La unua tumulto okazis en 1896, kiam la loka tribunalo estis atakita de filipinaj revoluciuloj gvidataj de Mariano Trías. Kiam la vilaĝo disiĝis de Kaviturbo, ĝi estis nomata laŭ sia populara nomo San Francisco de Malabón, honore al patrono Sankta Francisko de Asizo. En 1914 la loknomo ŝanĝiĝis al Malabón, en 1920 al General Trias, kiu urbiĝis en 2015 (kun distriktorajto en 2018).

Ekonomio redakti

General Trias industriiĝis ĉefe ekde turno de la 21-a jarcento. La industrio tiris la bankojn kaj la komercon.

Eklezioj, lingvoj kaj eduko redakti

Vasta plimulto en General Trias vivas romkatolikoj plejparte, dum protestantismo estas la dua plej granda religio. La migrantoj el Mindanao estas islamanoj. La loĝantoj ĝenerale konas la hispanan, tagalogan kaj anglan lingvojn. En la urbego funkcias liceo, kolegio kaj kampuso.

 
Preĝejo en General Trias

Trafiko redakti

General Trias havas trairan flankovojon el la marbordo, aŭtovojoj estas planataj.

Klimato redakti

La klimato de General Trias estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas po 1094 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-oktobro estas la pluva sezono kun oftaj pluvoj. La averaĝa jara temperaturo varias inter 23-30 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

 
Monumento

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

Ĝemelurboj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans