Maro Kineret
La maro Kineret estas la plej granda nesalakva lago de Israelo, ĉirkaŭ 53 km periferia, ĉirkaŭ 21 km longa, kaj 13 km larĝa. Ĝia areo estas 166 km2, kaj ĝia maksimuma profundo estas ĉirkaŭ 48 metroj.
Maro Kineret | ||
---|---|---|
monomictic lake [+] | ||
Supermara alteco | 211,08 m sub la marnivelo [+] | |
Koordinatoj | 32° 49′ 8″ N, 35° 35′ 24″ O (mapo)32.81890635.590033Koordinatoj: 32° 49′ 8″ N, 35° 35′ 24″ O (mapo) | |
Akvokolektejo | 168 km² (16 800 ha) [+] | |
Areo | 168 km² (16 800 ha) [+] | |
Maro Kineret | ||
Vikimedia Komunejo: Sea of Galilee [+] | ||
Tiu ĉi lago estas la plej profunde situanta dolĉakva lago de la Tero (213 m sub marnivelo) kaj la dua plej profunde situanta surtera loko de la mondo post la Morta Maro, sed fakte ambaŭ ne estas maroj sed lagoj.
Ĉi tiu lago estas ankaŭ konata kiel la maro de Galileo, la Galilea maro, la maro de Tiberias, Tiberiada lago kaj lago Genesaret. La nomo Galileo aludas la regionon, en kiu ĝi situas. En la hebrea lingvo ĝi estas jam kineret (ים כנרת); arabe, buhajrat tabarija.
La maro Kineret estas nutrata per subteraj fontoj, sed ĝia ĉefa fonto estas la Jordano, kiu transfluas ĝin de la nordo ĝis la sudo.
Pro ĝia profunda situo en valo, ĉirkaŭita de montetoj, la lago spertas subitajn, violentajn ŝtormojn; sekve la rakonto en la Nova testamento, en kiu Jesuo trankviligis la ŝtormon. La maro Kineret estas rimarkinda pro ĝiaj rezervoj de fiŝoj, kaj en hodiaŭaj restoracioj la fiŝo de Sankta Petro (zeŭso) estas tre populara.
Antikveco
redaktiLa maro Kineret situas ĉe la antikva Via Maris, kiu kunligis Egiption kun la nordaj imperioj. La grekoj, hasmoneanoj, herodanoj, kaj romianoj fondis prosperajn urbetojn kaj setlejojn ĉi tie : Gadara, Hippos, Tiberias, kaj aliaj. La historiisto Jozefo Flavio, kiu verkadis dum la 1-a jarcento, estis tiel impresita, ke li skribis, “Oni povus nomi ĉi tiun lokon la ambicio de la Naturo.” Jozefo ankaŭ raportis florantan industrion de fiŝado, kun 230 boatoj, kiuj kutime laboradis ĉe la lago.
Multo de la servado de Jesuo okazis ĉe la bordoj de la maro Kineret. La evangelioj rakontas kiel Jesuo rekrutis kvar el siaj disĉiploj ĉe la bordoj de la maro Kineret. Kaj irante apud la Galilea Maro, li vidis Simonon, kaj Andreon, fraton de Simon, ĵetantajn reton en la maron ; ĉar ili estis fiŝkaptistoj. Kaj Jesuo diris al ili : Venu post mi, kaj mi igos vin fariĝi kaptistoj de homoj. Kaj ili tuj forlasis la retojn, kaj sekvis lin. Kaj irinte iom antaŭen, li vidis Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, lian fraton, kiuj ankaŭ estis en la ŝipeto, riparante la retojn. Kaj tuj li alvokis ilin ; kaj ili lasis sian patron Zebedeo en la ŝipeto kun la dungitoj, kaj foriris post li. Unu el la plej famaj instruoj de Jesuo, la Prediko sur la monto, estis prezentita sur monteto, kiu rigardas al la lago. Multaj el liaj mirakloj okazis ĉi tie : kiam li iris sur la maro, kiam li trankviligis ŝtormon, kiam li donis manĝaĵon al kvin mil homoj, kaj aliaj.
En 135, la dua juda ribelo kontraŭ la romianoj, nomata la ribelo de Bar Koĥba, estis subpremita. La romianoj respondis per malpermeso, ke ĉiu judo eniru en Jerusalemon. La centro de juda kulturo kaj lernado moviĝis al la Galilea regiono, precipe al Tiberias. En ĉi tiu regiono verŝajne estis kompilita la tiel nomata “talmudo de Jerusalem”.
Dum la Bizanca imperio, la signifo de la lago en la vivo de Jesuo, igis ĝin fariĝi ĉefa destino de kristanaj pilgrimantoj.
Mezepoko
redaktiLa graveco de la lago malkreskis, kiam la bizancanoj perdis la kontrolon de ĝi. La regiono venis sub kontrolo de la umajada dinastio kaj sekvaj islamaj imperioj. Krom Tiberias, la ĉefaj urboj estis grade abandonitaj. En 1187, Saladino venkis la armeojn de la Krucmilitoj ĉe la batalo de Hatin, precipe ĉar li povis senigi la krucmilitistojn de la valora dolĉa akvo de la maro Kineret.
Modernaj tempoj
redaktiEn 1909 judaj pioniroj konstruis sian unuan kooperativan vilaĝon (kibuco), Kvucat Kineret, kiu instruadis judajn enmigrantojn pri kultivado kaj terkulturo. Pli malfrue, pioniroj de Kvucat Kineret establis la kibucon Degania. Kineret estis la lulilo de la kibuca kulturo de frua Cionismo kaj naskiĝloko de Naomi Ŝemer kaj Raĥel – du el la plej eminentaj israelaj poetoj.
Ĝis 1967, la plejparto de la orienta bordo de la lago estis parto de Sirio, krom unu kibuco, Ein Gev. Sed en tiu jaro, Israelo invadis Sirion dum la Sestaga milito kaj kaptis la Golan-altaĵon, kiu metis la tutan maron Kineret sub israela kontrolo.
Hodiaŭ, turismo denove estas la plej grava ekonomia agado. La tuta maro Kineret estas populara feriejo. Miloj da israelaj kaj fremdaj turistoj ĉiujare vizitas la historiajn kaj spiritajn lokojn ĉirkaŭ la lago, precipe ĝian ĉefan urbon Tiberias. Aliaj ekonomiaj agadoj estas fiŝkaptado kaj terkulturo, precipe bananoj.
-
Fiŝistoj en la Maro Kineret, 1890-1900
-
El la Maro Kineret la Jordano fluas al la sudo kaj enen la Morta Maro
-
Harpoformo de la Maro Kineret
Eksteraj ligiloj
redakti- http://www.caabu.org/press/focus/gee.html Arkivigite je 2008-06-09 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.passia.org/palestine_facts/MAPS/Israel_Syria_demilitarized_zones.htm Arkivigite je 2006-02-09 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.adl.org/backgrounders/Isreal_Syria99_12_13.asp Arkivigite je 2007-01-21 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.snunit.k12.il/north/borders.html