Umajadoj
(Alidirektita el Umajada dinastio)
La Umajadoj, ankaŭ Umajidoj aŭ Omajadoj (arabe بنو أمية Banū Umajja aŭ الأمويون al-Umaŭijjūn; perse امویان Omaviyân; turke Emevi) estis reĝa familio de la araba popolo kiu regis unue en la Umajida Kaliflando, en Oriento, kun ĉefurbo en Damasko, kaj poste en la kaliflando de Kordovo, en Al-Andalus, kun ĉefurbo en Kordovo.
La Umajadoj estis klano de la tribo Kurajŝo, de Mekko, al kiu apartenis Mahometo. La prapatro kiu nomigas la familion, Umajja ibn Abd Ŝams, estis nevo de Haŝimo, praavo de Mahometo.