Emirlando de Kordovo
La Emirlando de Kordovo (araba: إمارة قرطبة, Imārat Qurṭuba) estis emirlando sendependa kun ĉefurbo en Kordovo kiu ekzistis en la Iberia Duoninsulo de 756 ĝis 929.
Emirlando de Kordovo | |||||||||||||
Origina nomo: | |||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
arabe إمارة قرطبةImārat Qurṭuba | |||||||||||||
| |||||||||||||
historia lando • emirlando | |||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||
araba, berbera, mozaraba, mezepoka hebrea
| |||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||
monarkio (emirlando)
| |||||||||||||
Estiĝo:
|
Abd ar-Rahman la 1-a proklamita kiel unua emiro de Kordovo
| ||||||||||||
Pereo:
|
Abd ar-Rahman la 3-a proklamita kiel unua kalifo de Kordovo
| ||||||||||||
| |||||||||||||
Post la rapida islama konkero de la Iberia Duoninsulo en la periodo 711–718, tiu strukturiĝis kiel sendependa provinco de la kaliflando de Omajadoj. Ties registoj fiksis ties ĉefurbon en Kordovon kaj ricevis el kalifo de Damasko la titolon de valio aŭ emiro.
Tiam la islama populacio duoninsula estis formata de la araboj instalataj en la urboj, la berberoj setliĝintaj en ruraj areoj kaj sirianoj, kiuj estis formintaj la unuajn invadajn armeojn. Tiuj popoloj kontraŭstaris por akiri plej nombron de teroj kaj metis la duoninsulon en endemia enlanda milito ĝis la apero de Abd ar-Rahman la 1-a.
En 750, la Abasidoj venkis super la Omajadoj de la Kaliflando de Damasko kaj ordonis la murdon de la tuta familio de Omajadoj. Post ses jaroj, en 756, Abd Ar-Rahman la 1-a – kiu estis fuĝinta el sanga fino de la Omajadoj kaj sukcesis eliri el Damasko – elŝipiĝis en Al-Andalus kaj proklamiĝis emiro post konkeri Kordovon kaj, en 773, sendependiĝis de la nova ĉefurbo, Bagdado. Tiu sendependo estis politika kaj administra, sed plurestis la unuiĝo kaj spirita kaj morala ĉar restis la religia ligo kun la Abasida Kaliflando.
La vera organizanto de la emirlando sendependa estis Abd ar-Rahman la 2-a, kiu delegis la povon en manojn de la veziroj kaj faris islamigon ege rapida de la duoninsulo, malpliigante konsiderinde la nombron de kristanoj en islama teritorio (nome mozaraboj aŭ dhimmi).
La kvereloj inter araboj kaj berberoj ne finiĝis post la proklamo de la Emirlando, kio permesis la reorganizadon de la kristanaj regnoj norde kaj la komencon de la Reconquista, kuraĝigita de la politiko por-araba fare de la dinastio de Omajadoj, kio kaŭzis nombrajn insurekciojn fare de muladioj, kiuj endanĝerigis la propran ekziston de la Emirlando.
Ĉe Abd ar-Rahman la 3-a en 912, la dekadenco politika de la Emirlando estis evidenta. Por klopodi fortigi sian aŭtoritaton kaj finigi la insurekciojn kaj konfliktojn kiuj estis detruinta Iberion, li proklamiĝis kalifo en 929 kaj setligis la reĝimon de la Kaliflando de Kordovo.
Emiroj de Kordovo
redaktiĈiuj de la Omajada dinastio.
Numero | Nomo | Periodo |
---|---|---|
1 | Abd ar-Rahman la 1-a | 756-788 |
2 | Hiŝam la 1-a | 788-796 |
3 | Alhakeno la 1-a | 796-822 |
4 | Abd ar-Rahman la 2-a | 822-852 |
5 | Mohamed la 1-a | 852-886 |
6 | Almundir | 886-888 |
7 | Abd Allah | 888-912 |
8 | Abd ar-Rahman la 3-a | 912-929 |