Rachel Bluwstein

(Alidirektita el Raĥel (poeto))

Rachel BLUWSTEIN (Raĥel BLOVŜTEJN, 2-a de oktobro 1890 - 16-a de aprilo 1931), konata per ŝia plumnomo "Rachel" (Hebrea: רחל‎ [ʁaˈχel]) kaj en la hebrea literaturo, Rachel, la poetino (רחל המשוררת‎ [ʁaˈχel (h)am(e)ʃoˈʁeʁet])), estis unu el la plej elstaraj poetinoj en la renovigita klasika hebrea poezio.

Rachel Bluwstein
Persona informo
רחל בלובשטיין-סלע
Naskiĝo 3-an de oktobro 1890 (1890-10-03)
en Saratov
Morto 16-an de aprilo 1931 (1931-04-16) (40-jaraĝa)
en Tel-Avivo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Tombo Kinneret Cemetery vd
Lingvoj hebrearusaangla vd
Ŝtataneco Brita mandato Palestino vd
Profesio
Okupo poeto • verkistotradukisto vd
Laborkampo poezio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Rachel la poeto

Vivo redakti

Rachel naskiĝis en Saratov en la Rusia Imperio, la dekunua filino de Isser-Leib kaj Sophia Bluwstein, kaj nepo de la rabeno de la juda komunumo en Kievo.

En la aĝo de 19 jaroj, Rachel vizitis Palestinon kun sia fratino survoje al Italio, kie ili planis studi arton kaj filozofion. Ili decidis resti kiel cionismaj pioniroj, lernante la hebrean aŭskultante babiladon de infanoj en infanĝardenoj. Ili ekloĝis en Reĥovot kaj laboris en la fruktoplantejoj. Poste Rachel translokiĝis al Kvutzat Kinneret ĉe la bordo de la Galilea Maro, kie ŝi studis kaj laboris en porvirina agrikultura lernejo. Tie ŝi renkontiĝis kun la ideologo de la laborisma cionismo Aaron David Gordon.

En 1913, laŭ konsilo de Gordon, ŝi vojaĝis al Tuluzo, Francio por studi agronomion kaj desegnadon. Tie ŝi ekkonis kaj enamiĝis al S-ro Michael Bernstein, juda inĝeniero, al kiu ŝi poste alparolis la poemon Zemer Noge (Laca kantado), kiu malfermiĝas per la vortoj "Ĉu vi aŭdu mian voĉon, mia malproksimulo?" Bernstein studis la internacian lingvon Esperanto, kaj dum kelka tempo ilia korespondado okazis en ĉi tiu lingvo. Sed kiam la Unua Mondmilito eksplodis, ne povante reveni al Palestino, ŝi anstataŭe revenis al Rusio, la lando de ŝia civitaneco, kie ŝi instruis judajn rifuĝintajn infanojn. En Rusio, sub la ardaj kondiĉoj de milito kaj malvarmo, ŝi suferis pro malriĉeco kaj streĉa laboro, same kiel pro la reapero de sia infana pulma malsano.

Eble en ĉi tiu momento de ŝia vivo ŝi eksuferis tuberkulozon. Soleca, malsana kaj malsata, al ŝi restis nur unu espero: reveni al Palestino. En 1919, post la milito, ŝi suriris la unuan ŝipon forlasantan Rusion al Palestino. Ŝi revenis al Palestino per la ŝipo Ruslan kaj dum tempoperiodo aliĝis al la malgranda agrikultura kibuco Deganja, loĝloko najbara al ŝia antaŭa hejmo ĉe Kinneret. Tamen, baldaŭ post sia alveno, ŝi estis diagnozita je tuberkulozo, tiam nekuracebla malsano. Nun nekapabla labori kun infanoj pro timo de kontaĝo, ŝi estis forpelita de Degania kaj lasita por mem lukti sian vivon.

Rachel verkis la plej multajn el siaj poemoj en la lastaj ses jaroj de sia mallonga vivo, el kiuj multaj poemoj estis skribitaj pri ŝia antaŭĝojo de la tago de ŝia morto.

Poezio redakti

Rachel verkis siajn unuajn poemojn en sia junaĝo en la rusa. Ĉi tiuj poemoj nomiĝis "La rusa kajero" kaj poste estis tradukitaj en la hebrean. Post jaroj en Eŭropo, Rachel venis al Israelo kaj komencis verki kantojn en la hebrea lingvo. La unua poemo en la hebrea estis "La tago mallumiĝis." La kanto estis dediĉita al Aaron David Gordon, kiu estis tre amata de ŝi. La plej multaj el ŝiaj poemoj estis publikigitaj en la tagĵurnalo "Davar", kaj trafis la legantaron ekde la unua momento pro sia simpla esprimo kaj elokventa lingvo.

Stilo redakti

La verkado de Rachel estis influita de pluraj literaturaj fluoj kaj klasikaj kaj modernaj fontoj en ŝia medio, inkluzive de: la Biblio, rusa akmeismo, franca imagismo, literaturo de la klerisma movado kaj la ĵus kreita moderna hebrea literaturo de la kreivuloj ĉirkaŭ ŝi.

Krom la kantoj, kiujn ŝi verkis, Rachel ankaŭ tradukis. Ŝia verkaro inkluzivas tradukojn de la poezio de la rusa poeto Anna Aĥmatova, poemojn de Aleksandr Puŝkin, Sergej Jesenin kaj Francis Jammes, tradukon de artikolo pri la vivo de abeloj de Maurice Maeterlinck, literaturajn recenzojn, eseojn pri kulturaj temoj kaj pli. Plej multaj el ŝiaj kantoj estis verkitaj en ŝiaj postaj jaroj, esprimante profundajn sentojn pro ŝia malsano kaj sufero.

Multaj el la poemoj de Rachel estis tradukitaj al la angla, franca, germana, ĉeĥa, pola, itala, jida, kaj esperanta. Plej multaj el ili estis eldonitaj de la cionismaj junularaj movadoj antaŭ la dua mondmilito. Krome, kolektoj de ŝiaj poemoj estis diverstempe tradukitaj al serbokroata, hungara kaj slovaka, akompanataj de aldonaj klarigoj. Aldone, iuj unuopaj poemoj de ŝi estis publikigitaj en la afrikansa, araba, ĉina, nederlanda, frisa, greka, japana, portugala, rumana, hispana, ukraina, vjetnama, kaj la kimra.

En la projekto Ben-Yehuda vi povas legi la tradukon de ŝiaj poemoj en la italan. En 2002, la eŭska kantisto Benito Lertxundi tradukis la kanton de Rachel "Ŝaj" en la eŭskan, en kiu li nomiĝas Ni, Sahatsa kiel. Lertxundi eĉ prezentis la kanton en la eŭska kaj inkludis ĝin en sia albumo.

 
NIS 20-monbileto, portanta la portreton de Rachel
 
La tombo de Rachel ĉe la tombejo Kineret

Verkaro redakti

Poeziaj libroj publikigitaj en hebrea redakti

  • Aftergrowth, Davar, 1927 (Safiah, ספיח)
  • Across From, Davar, 1930 (Mineged, מנגד)
  • Nevo, Davar, 1932 (Nevo, נבו)

Postaj hebreaj eldonoj kaj kompilaĵoj redakti

  • Poems, Davar, 1935 (Shirat Rachel, שירת רחל)
  • The Poems and Letters of Rachel, in Manuscript, Hotza'at Kineret, 1969 (Shirei Rachel u-Mikhtaveiha bi-Khtav Yada שירי רחל ומכתביה בכתב ידה)
  • Inside and Outside Home (children), Sifriat Poalim, 1974 (Ba-Bayit U Va-Hutz, בבית ובחוץ)
  • As Rachel Waited, Tamuz, 1982 [Ke-Chakot Rachel, כחכות רחל]
  • Poems, Letters, Writings, Dvir, 1985 (Shirim, Mikhtavim, Reshimot, שירים, מכתבים, רשימות)
  • In My Garden, Tamuz, 1985 (Be-Gani Neta`atikha, בגני נטעתיך)
  • Will You Hear My Voice, Bar, 1986 (Ha-Tishma Koli, התשמע קולי)
  • Rachel's Poems, Sridot, 1997 (Shirei Rachel, שירי רחל)

Tradukoj redakti

  • Angla: Flowers of Perhaps: Selected Poems of Rahel London, Menard, 1995, (ISBN 1-874320-02-0)
  • Finna: Lähellä kaikki kaukaisuus: Runoja Basam Books, 2021, (ISBN 978-952-733-700-4)
  • Germana: Berlin, Hechalutz, 1936; Tel Aviv, Davar, 1970
  • Hispana: Barcelona, Riopiedras, 1985
  • Jida: Winnipeg, WIZO Usono kaj Kanado, 1932
  • Buenos Aires, Kium Farlag, 1957

Eksteraj ligiloj redakti