Granda vojkurulo

(Alidirektita el Geococcyx californianus)

La granda vojkurulo (Geococcyx californianus) estas granda, longkrura birdo de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la kukolojn, la aniojn, la centropojn kaj la hoacinon. Ĝi estas unu el la du vojkuruloj, membroj de la genro Geococcyx, dum la alia estas la Malgranda vojkurulo. Tiu vojkurulo estas ankaŭ konata kiel la Ĉaparala koko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Granda vojkurulo
Granda vojkurulo en okcidenta Teksaso
Granda vojkurulo en okcidenta Teksaso

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kukoloformaj Cuculiformes
Familio: Kukoledoj Cuculidae
Genro: Geococcyx
Specio: G. californianus
Geococcyx californianus
(Lesson, 1829)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj


Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

Plenkreskulo estas ĉirkaŭ 40 ĝis 60 cm longa kaj 300 ĝis 350 g peza kun enverguro de 45 ĝis 60 cm kaj arbusteca kresto kaj longa dika malhela beko. Ĝi havas longan malhelan (preskaŭ nigran) voston, malhelbrunajn kapon kaj dorson (ege fajnstriitaj je blanko), kaj ĝi estas pala ĉe antaŭa kolo kaj en ventro. Vojkuruloj havas kvar fingrojn ĉiupiede: du antaŭen kaj du malantaŭen. Ili montras blankan longan strion malantaŭ la okulo al la nuko.

Vivejo redakti

La reprodukta vivejo estas dezerto kaj arbusteca kamparo en okcidenta Usono kaj norda Meksiko. Ĝi povas esti vidata en la usonaj ŝtatoj de Kalifornio, Arizono, Novmeksiko, Teksaso, Nevado, Utaho, Kolorado, Oklahomo, Kansaso, kaj pli rare en Arkansaso, Misurio, kaj Luiziano. La vojkurulo estas la ŝtata birdo de Novmeksiko.

Kutimaro redakti

La granda vojkurulo nestumas en platformo el branĉetoj malalte en kakto aŭ arbusto, kie la ino demetas 3-6 ovojn kiuj ekrompiĝas en 20 tagoj. La idoj elnestiĝas post aliaj 18 tagoj. Paroj povas eventuale fari duan ovodemetadon.

Tiu nearktisa birdo piediras rapidege, kurante malantaŭ predojn aŭ eventuale kaptontaj insektojn aŭ birdojn. Ili manĝas ĉefe insektojn, etajn reptiliojn, ronĝulojn, tarantulojn, skorpiojn kaj etajn birdojn.

Kvankam kapabla flugi, ĝi pasas plej parton de sia tempo surgrunde, kaj povas kuri je rapideco de 24 km/h aŭ plie.

Subspecioj redakti

  • Geococcyx californianus californianus
  • Geococcyx californianus conklingi
  • Geococcyx californianus dromicus
  • Geococcyx californianus kongligi

Popola kulturo redakti

  • La granda vojkurulo estas la ŝtata birdo de Nov-Meksiko, Usono.
  • La granda vojkurulo estas la maskoto de multaj altlernejoj de suda Usono, nome Universitato de la Ŝtato Kalifornio, ĉe Bakersfield, La College of the Desert (Palm Desert, CA), la Metropolitan State College de Denver, la State Fair Community College (Sedalia, Missouri), la Midland College (Midland, Teksaso), la College of DuPage (DuPage County, Ilinojo) kaj la Universitato de Teksaso ĉe San Antonio.
  • La Indiaj popoloj Hopi kaj Pueblo kredis, ke la granda vojkurulo havigas protekton kontraŭ la diablajn spiritojn.
  • Li inspiris famegan ĉefrolulon de nomo Road Runner, en usona bildserio portelevida, nome Wile E. Coyote and Road Runner de Chuck Jones, kie ĝi estis la heroo kiun la kojoto ĉiam volis kapti, sed pro hazardo aŭ ruzeco ĉiam la vojkuruloj venkis kaj la kompatinda kojoto finis frakasdetruita. Kiam la vojkurulo kurpasis, ĉiam susurkantis "bip-bip", kvazaŭ satelite.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti