Georg Gotthilf Evers

Georg Gotthilf EVERS (naskiĝinta la 26-an de aŭgusto 1837 en Rosdorf-Mengershausen, mortinta la 24-an de julio 1916 en Innsbruck) estis germana protestantisma teologo kaj pastoro kiu konvertiĝis al katolikismo kaj verkistis.

librokovrilo de prilutera biografio de Evers, 1886

Vivo kaj agado redakti

Estante filo de superintendanto li frekventis gimnaziojn en Göttingen kaj Celle antaŭ ekstudo de teologio (laŭ patra volo) en Erlangen; vere li pli interesiĝis pri natursciencoj. Estinte privata instruisto li fariĝis en 1862 estro de la Konventa lernejo je Wunstorf, en 1866 helparoĥestro en Schladen, en 1868 paroĥestro en Steigerthal (Nordhausen) kaj en 1873 paroĥestro en Urbach.

Inspirite de la konservativa teologo kaj literaturhistoriisto August Vilmar li studegis eklezian kaj reformacian historiojn ĝis li en la 1880-a jaro decidis demisii pastrece kaj konvertiĝi al katolikismo.

Tuj poste li setliĝis en Aŭstrio-Hungario; la volo dungiĝi kiel romkatolika pastro ne realiĝis. Sekve li ĉefe dediĉis sin al verkado kaj botaniko. Longan tempon vivis li en Tridento, poste en najbara Barcola, en Eppan kaj de 1904 en Triesto. Publikgis li en la jaro 1883-a la konvertiĝan skribaĵon Katholisch oder protestantisch? Oder: Wie war's möglich, daß ein orthodox-lutherischer Pastor nach Rom gehen konnte,[1] kaj en 1889 la aŭtobiografiaĵon Licht und Schatten: kleine Bilder aus den Erinnerungen eines weiland lutherischen Schulrektors und Pfarrers.[2].

Lia ĉefverko, danke al intensaj reformacihistoriaj studoj, iĝis tamen biografio pri Marteno Lutero en ses volumoj, kun la titolo Martin Luther. Lebens- und Charakterbild, von ihm selbst gezeichnet in seinen eigenen Schriften und Korrespondenzen, kiun eldonis la majenca eldonejo Kirchheim. En 1896 venis ankoraŭ la botanika fakverko Beiträge zur Flora des Trentino[3]

Lia fakula mallongigo (botaniko/mikologio) estas "EVERS".

La pedagogo kaj verkisto Matthias Evers (1845–1906) estis lia pli juna frato kaj duonpatro de la verkisto Wilhelm Hegeler.

Literaturo redakti

  • Klaus-Jörg Barthel: Der Urbacher Pfarrer und Botaniker Georg Gotthilf Evers (1837 bis 1916) und sein Übertritt zur katholischen Kirche, ĉe: Beiträge zur Geschichte aus Stadt und Kreis Nordhausen, Band 32, 2007 (trova atentigo).
  • Franz Brümmer: Lexikon der deutschen Dichter und Prosaisten vom Beginn des 19. Jahrhunderts bis zur Gegenwart, Band 2, 6. Auflage, Leipzig, 1913, p. 172 (interreta vido).
  • Klaus-Jörg Barthel: Die Botaniker des Kyffhäusergebietes: Ein Beitrag zur Geschichte der floristischen Erforschung Nord-Thüringen und Südwest-Sachsen-Anhalts, Verlag Weissdorn, 2005, ISBN 3936055068, p. 106–107 (parta skanaĵo 1), (parta skanaĵo 2).

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. libronformoj
  2. libroinformoj
  3. Georg Gotthilf Evers: "Beiträge zur Flora des Trentino, mit Rücksicht auf Gelmis Prospetto della Flora Trentina." Ĉe: Verhandlungen der Zoologisch-Botanischen Gesellschaft in Wien. Band 46, 1896, p. 55–89