Georges Berthoin (naskiĝis la 17-an de 1925 en Nérac (Lot-et-Garonne) estas franca politikisto kaj diplomato kiu funkciis kiel stabestro de Jean Monnet de 1952 ĝis 1955. Li fariĝis oficiro de la Honora Legio en 2006 kaj komandanto de la Nacia Ordeno de Merito (Francio) en 2013[1][2].

Georges Berthoin
Persona informo
Naskiĝo 17-an de majo 1925 (1925-05-17) (98-jaraĝa)
en Nérac
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro Jean Berthoin
Okupo
Okupo diplomato • oficisto
vdr

Biografio redakti

Georges Berthoin estas la filo de Jean Berthoin, alta funkciulo kaj franca politikisto. Kiel lia patro, Georges Berthoin studis ĉe la universitato de Grenoble, kie li atingas magistron pri filozofio kaj magristron pri juro (licence en droit)[1]. Siatempe li membriĝis en la Unio de la patriotaj studentaj kaj eniris en la francan rezistadon[3].

En 1946, post liaj studoj en Grenoble, li prezentas sin al la konkurso de la nacia lernejo de administracio (Ecole nationale d'administration), sed li malsukcesis pro malbona scio de la angla. Li daŭrigas siajn studojn ĉe la Instituto de Politikaj Studoj de Parizo. En 1947 li dum jaro ankaŭ en Usono por gvidi esploradojn ĉe la universitato Harvard (John F. Kennedy School of Government) por prepari doktoriĝon en politika scienco. Ĉar la stipendio sole validis por unu jaro, li ne povis fini la doktoriĝon[1].

Profesia kariero redakti

Inter 1952 kaj 1955 li estis la kabinetestro de Jean Monnet ĉe la Alta Aŭtoritato de la Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo. Poste li fariĝis la alta adjunkt-reprezentanto de la Komisiono de la Eŭropa Ekonomia Komunumo en Unuiĝinta Reĝlando (1959-1970), poste alta reprezentanto de la Komisiono de la Eŭropa Ekonomia Komunumo en Unuiĝinta Reĝlando (1970-1973).

Eŭropano konvinkita de la unua horo, li konsideras ke Eŭropo naskiĝis el sufero kaj el la interkonsiliĝo pri la direkto kiu necesis doni al ĝi post la du mondmilitoj por ke ĉiu milito inter eŭropaj ŝtatoj ne plu eblu ekde nun. Ekde la unuaj diskutadoj kiuj sekvis la deklaron de Robert Schuman de la 9-a de majo 1950 kiu desegnis la du grandajn gvidliniojn kiuj karakterizas ankoraŭ hodiaŭ la konstruan evoluon de la Eŭropa Unio: la interregistara kaj la komunuma evoluigoj.

Por Georges Berthoin, la interregistara evoluigo nekapablas gvidi Eŭropon. Laŭ li, la aktuala krizo de Eŭropo estas la konsekvenco de la fakto ke la Traktato de Mastriĥto (Maastricht) enkondukis pli ol interregistaran materion en Eŭropon, kaj de tiu fakto, "la aktuala krizo estas tiu de la interregistara".

Georges Berthoin estas historia pioniro kaj unu el la ĉefaj aktoroj de la eŭropa integrado. Li donis multnombrajn konferencojn por klarigi la longan vojon de eŭropaj landoj "de malamikeco al frateco".

Li estas ankaŭ unu el la fondintaj membroj de la Forumo Ĉinio-Eŭropo, spaco de interkultura dialogo.

Li estis prezidanto de la Eŭropa Movado inter 1978 kaj 1982 kaj prezidanto de la eŭropa grupo de la Triflanka Komisiono inter 1976 kaj 1992[4]. En intervjuo kun la Gazette de Lausanne dum la 2-a "Simpozio de la internacia gazetaro" organizita de la usona grupo Sperry Rand en Saint-Paul-de-Vence en novembro 1978, li donis klarigojn pri la ligoj inter la Triflanka Komisiono kaj la usona prezidento Jimmy Carter, same kiel pri la financado de la Triflanka Komisiono [5].

Verkaro redakti

  • Un destin d'européen, De l'utopie à l'espérance, Entretien (Destino de eŭropano, De la utopio al la espero), (broŝurita), Georges Berthoin kune kun Gérard D. Khoury, Danielle Sallenave, eld. Albin Michel, 2014

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 (fr) Anne Dulphy, Christine Manigand, «Portraits & témoignages : Entretien avec Georges Berthoin», Histoire@Politique n-ro 10,‎ Po, Centre d’histoire de Sciences (1-a de februaro 2010). www.histoire-politique.fr
  2. (fr) Carrefour de l'Europe - Grand témoin: Georges Berthoin, une histoire de l'Europe et de son devenir. RFI, la 30-an de aprilo 2020. .
  3. (fr) «Archives historique de l'Union européenne», archives.eui.eu
  4. Bio de Georges Berthoin. Arkivita el la originalo je 2011-11-05. Alirita 2023-07-14.
  5. (fr) Jean-Philippe Chenaux, M. Georges Berthoin (Commission Trilatérale) - Assumer mutuellement des responsabilités mondiales, Gazette de Lausanne,‎ la 6-an de novembro 1978.

Eksteraj ligiloj redakti

(18 lingvoj) Historio de la Eŭropa Unio, Kla.tv