Georges Darien
Georges DARIEN, oficiale Georges Hippolyte ADRIEN, estis franca verkisto, kiu naskiĝis en Parizo la 6-an de aprilo 1862, kaj mortis la 19-an de aŭgusto 1921, ankaŭ en Parizo.
Georges Darien | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Georges Hippolyte Adrien |
Naskiĝo | 6-an de aprilo 1862 en 7-a arondismento de Parizo |
Morto | 19-an de aŭgusto 1921 (59-jaraĝa) en 6-a arondismento de Parizo |
Tombo | Pariza tombejo de Bagneux |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | verkisto • dramaturgo • romanisto • anarkiisto |
Verkoj | Le Voleur |
Li kutime estas konata kiel anarkiista verkisto, kvankam tiu kvalifiko povas esti diskutata. Preskaŭ forgesita post sia morto, admirita de verkistoj kiel Alfred Jarry, Alphonse Allais aŭ André Breton, li estis retrovita en la 1950-aj jaroj de la eldonisto Jean Jacques Pauvert, kiu publikigis lian plej faman romanon: nome Le voleur (La ŝtelisto).
Verkoj redakti
Romanoj: redakti
- Bas les cœurs!, 1889
- Biribi, 1890
- Les pharisiens, 1891
- Le voleur, 1897
- L'épaulette, 1901
- Gottlieb Krumm, made in England, 1904
Teatraĵoj redakti
- Les Chapons (kun Lucien Descaves), 1890
- L'Ami de l'ordre, 1898
- Le Parvenu, 1906
- Le Pain du Bon Dieu,1907
- La Viande à feu,1907
- La Faute obligatoire, 1907
- Non ! Elle n'est pas coupable!, 1909
- Les Mots sur les murs, 1910
- Les Murs de Jéricho, 1910
- Les Galériennes, 1910
Pamfletoj redakti
- Les Vrais Sous-offs (kun Édouard Dubus), 1890
- La Belle France, 1898
- L'Ennemi du peuple, 1904
Artikoloj redakti
- 375 artikoloj en diversaj revuoj, beletraj aŭ anarkiismaj.