Gergely Koltay

hungara muzikisto

Gergely Koltay [gergej koltai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Koltay Gergely estas hungara muzikisto, (ĉefe flutisto), komponisto, reĝisoro, instruisto. Lia muzikstilo kuntiras la ŝlagrokuzikon kun la popolmuziko.

Gergely Koltay
Gergely Koltay en 2004
Gergely Koltay en 2004
Persona informo
Naskiĝo la  2-an de junio 1952(nun 1952-06-02)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo muzikisto
vdr

Gergely Koltay [1] naskiĝis la 2-an de junio 1952 en Budapeŝto.

Gergely Koltay en 2004

Biografio redakti

Gergely Koltay en 1965 li estis infanaktoro en Gaja Teatro. Li maturiĝis en gimnazio, dum la gimnaziaj jaroj li studis ankaŭ en muziklernejoj. Kelkfoje li havis muzikajn taskojn en Teatro Katona József kaj Nacia Teatro (Budapeŝto). Inter 1972-1975 li studis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt kie li ricevis diplomon pri pedagogio kaj transversa fluto. En 1973 li akiris permeson pri profesia muzikisto. Tiutempe vespere li havis taskojn en pli malgranda teatro, kie li konatiĝis kun 2 muzikistoj, ili fondis triopan orkestron nomata "Sebő". Li estis motoro de tiutempa etendiĝanta movado "dancodomo". En 1976 li fondis novan orkestron Kormorán (=kormorano), ili muzikadis same popolmuzikon kun populara formo. Ili faris koncertojn ankaŭ eksterlande. Koltay ricevis taskojn ankaŭ en radioj kaj televizioj. Ekde 1979 li ankaŭ komponas kaj verkas muziktekstojn. Inter 1982-1984 li instruis en muziklernejo, sed li havis taskojn ankaŭ en diversaj teatroj. Li ricevis premiojn ekde 1973, premion Kossuth en 2019. Li havas edzinon, kiu naskis 3 gefilojn en 1991, 1993 kaj 1996.

Elektitaj filmoj redakti

  • Julianus barát (1991, komponisto)
  • Titkos szeretők (1999, televizia filmo, reĝisoro, scenaristo)
  • Kormorán 2004 (2004, koncertfilmo, reĝisoro, 2004)
  • A nemzet szolgálatában - Koltay Gábor (2013, portretofilmo, raportisto)
  • „Elektra mindörökké” (reĝisoro)

Elektitaj komponaĵoj redakti

  • „Missa de Sacra Corona Hungariae” (2002, oratorio)

Elektitaj teatraj laboroj redakti

  • A betlehemi csillag (2004, komponisto)
  • Trója (2010, muzikisto, scenaristo)

Elektitaj libroj redakti

  • „Kell még egy szó” (muziktekstoj)
  • „Őrizz meg engem” (muziktekstoj)
  • „Vetni kell és várni aratásig” (intervjuo)

Fontoj redakti

Referencoj redakti