Malfermi la ĉefan menuon

Gerhard Armauer Hansen

Gerhard Henrik Armauer Hansen (1841-1912) (* la 29-an de julio 1841 en Bergen, † 12-an de februaro 1912 en la urbo Florø) estis norvega mikrobiologisto, zoologiisto, bakteriologo, dermatologo kaj epidemiologo, kiu helpis identigi la lepro-bacilon nomumitan Mycobacterium leprae.

Gerhard Armauer Hansen
(1841-1912)
Li identigis la bacilon de la lepro.
Li identigis la bacilon de la lepro.
Persona informo
Naskiĝo 29-an de julio 1841 (1841-07-29)
en Bergen, Norvegio
Morto 12-an de februaro 1912 (1912-02-12) (70-jara)
en Florø, Norvegio
Mortokialo korinfarkto [#]
Nacieco norvega
Lingvoj norvega lingvo [#]
Ŝtataneco Norvegio [#]
Alma mater Universitato de Oslo
Familio
Gefratoj Klaus Hanssen • Johan Irgens-Hansen [#]
Profesio
Profesio Kuracisto, mikrobiologisto, zoologiisto, bakteriologo, dermatologo kaj epidemiologo.
Laborkampo lepro [#]
Honorigoj Knight First Class of the Order of St. Olav‎ [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Li ankaŭ plenumis sian profesion en la urba leprulejo, kaj en la hospitalo por pulmomalsanoj, kaj kiel kuracisto de fiŝkaptistoj en la insularo de Lofotoj. Li distingiĝis antaŭ la mondo pro siaj studoj pri lepro, pro tio la bacilo de la malsano de li mem eltrovita ricevis lian nomon. Fakte, li efektivigis persistajn studojn ĝis trovi, en 1873, la patogenan aganton de la lepro, nomitan Bacilus lepraeMycobacterium leprae. Lia eltrovo, pruvanta la kontaĝemon de la malsano, kaŭzis la starigon de nova leĝaro en Norvegio, kiu rezultigis grandan malpliigon de la malsano en la lando; kaj la sama modelo estis observata en aliaj landoj, kontribuante serioze por la kontraŭbatalo al la malsano.

Post 1875 Hansen denove kuracis leprulojn en Bergen.