Gerlof Fokko MEES (16a de Junio 1926 – 31a de Marto 2013)[1] estis nederlanda iĥtiologo, ornitologo kaj muzezorganto. Dum etapo el 1946 ĝis 1949 li partoprenis en militaj klopodoj restarigi la nederlandan regadon en Nederlanda Hindio, poste Indonezio. Dum tiu tempo li interesiĝis en ornitologio pri la birdofamilio de Zosteropedoj, kiu enhavas la blankokululojn. En la Universitato de Leiden li studis biologion, kaj doktoriĝis en 1956. Dum 1953-54 li vizitis naturajn lokojn de Trinidado kaj Tobago kaj tie kolektis birdospecimenojn. Li estis helpanto en la departemento pri birdoj de la Rijksmuseum van Natuurlijke Historie en Leiden el Majo 1955 ĝis Junio 1957. Poste li iĝis Zorganto pri Vertebruloj en la Western Australian Museum el 1958 ĝis 1963. Poste li revenis al la Rijksmuseum de Leiden kaj laboris tie ĝis sia retiriĝo en 1991, kiam li revenis en Aŭstralion.

Gerlof Mees
Persona informo
Naskiĝo 16-an de junio 1926 (1926-06-16)
en Velsen,  Nederlando
Morto 31-an de marto 2013 (2013-03-31) (86-jaraĝa)
en Busselton,  Aŭstralio
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater Universitato de Lejdeno
Okupo
Okupo biologo • ornitologo • iĥtiologo • zoologo
vdr

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti