Mont-sur-Rolle

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Germagny)

Mont-sur-Rolle estas komunumo en la distrikto Nyon en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 2539 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Mont-sur-Rolle
Blazono de Mont-sur-Rolle
Blazono de Mont-sur-Rolle
Blazono de Mont-sur-Rolle
Biendomo Belletruche en Mont-sur-Rolle
Biendomo Belletruche en Mont-sur-Rolle
Biendomo Belletruche en Mont-sur-Rolle
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Nyon
Koordinatoj  46° 28′ 16″ N 6° 20′ 13″ O / 46.47111 °N, 6.33694 °O / 46.47111; 6.33694 (mapo)Koordinatoj: 46° 28′ 16″ N 6° 20′ 13″ O / 46.47111 °N, 6.33694 °O / 46.47111; 6.33694 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2539
Areo 3,85 km²
Alteco 473 m super marnivelo
Poŝtkodo 1185
Komunumkodo 5859
Mapo de Mont-sur-Rolle
Mapo de Mont-sur-Rolle
Situa mapo de Mont-sur-Rolle
vdr

Geografio redakti

La komunumo Mont-sur-Rolle troviĝas en la regiono Vaŭda Bordo (Côte de Vaud) norde de la Lago Lemano sur monteta tavolo proksimume 100 metrojn super la lago kun bela vido al la lago kaj la Alpoj. La komunumo konsistas el la vilaĝo Mont-sur-Rolle, la vilaĝetoj Weiler L'Abbaye, Les Nex, Germagny, Les Truits, Mont Dessus kaj Les Granges, kaj diversaj vitejbienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,85 km², de kiuj 11,6% estas kovritaj de arbaro, 60,7% servas por agrikulturo kaj 26,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Mont-sur-Rolle limas en nordo al Pizy, en nordoriento al Bougy-Villars, en oriento al Perroy, en sudo al Rolle, kaj en okcidento al Essertines-sur-Rolle.

Trafiko redakti

Tra Mont-sur-Rolle pasas la kantona ĉefvojo n-ro 124 de Aubonne al Gland kaj en sudo la svisa aŭtovojo A1, kies alveturejo Rolle situas rekte sude de la komunuma limo. Pere de la poŝtaŭtolinio de Rolle al Gimel la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Mont-sur-Rolle datiĝas el la jaro 994 kiel Monte. Dum mezepoko la abatejoj Romainmôtier kaj Bonmont posedis bienojn en Mont-sur-Rolle. La loko tiam estis la centro de la Senjoroj de Mont. Sub la berna regado de 1539 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Mont-sur-Rolle apartenis al la Voktejo Morges. Post la Helveta Revolucio la komunumo estis atribuita al la Distrikto Rolle kaj surbaze de la administra reformo de 2006 kun efiko de la 1-a de januaro 2008 estis integrita al la grandigita Distrikto Nyon.[3]

Vidu ankaŭ redakti

  • Aliaj lokoj kun la nomo Mont

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti