Deutsche Bahn

firmao en Germanio
(Alidirektita el Germana Fervojo)

La Germana Fervojo (germane Deutsche Bahn, DOJĉe BAN; mallongigo: DB) estas la nacia kompanio de fervojoj en Germanio. Ĝia nomo estas Deutsche Bahn kiu signifas Germana Fervojo. La kompanio funkciigas interalie altrapidajn trajnojn nome InterCityExpress (ICE).

Deutsche Bahn
Deutsche Bahn Aktiengesellschaft
Konzernoŝtata entrepreno • fervoja firmao • negoco vd
Dum 1-a de januaro 1994 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Deutsche Bundesbahn
Jura formo Aktiengesellschaft
Sidejo BahnTower
Lando Germanio
Dungitoj 315 910 (stato: 2018)
Agokampo rela transporto
Posedata de Germanio vd
filiaj kompanioj DB Schenker Loĝistiko • DB Netze • DB Schenker • Stinnes AG • DB Regio • DB Fernverkehr • Arriva • DB AutoZug • DB Services • Arriva Transport Česká republika • Arriva International Limited • DB Netz • Q104343938Q120720696Q125501178 vd
Partoprenanta Q120720696Q125501178 vd
Posedataj kompanioj DB Netz • Berlin-Lichtenberg station • Bodenheim station • Frankenthal Süd • Berg (Pfalz) station • Karlsruhe Central Station • Weingarten (Baden) station • Mainz Römisches Theater station • Mainz-Laubenheim station • Alsheim • Neckarhausen bei Neckarsteinach station • Neckargemünd • Heidelberg-Orthopädie railway station • St. Ilgen/Sandhausen station • Ubstadt-Weiher station • Stettfeld-Weiher station • Steinsfurt station • Sinsheim Museum/Arena station • Hoffenheim station • Saarbrücken Central Station vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Tarifo redakti

Germana fervojo ofertas al vojaĝantoj biletojn por unuopaj landoj - tiuj estas por regionaj trajnoj. Simile ekzistas ankaŭ biletoj por tuta Germanio, ankaŭ sen ebleco uzi ilin en altrapidaj trajnoj.

Por la altrapidaj trajnoj oni povas aĉeti biletojn, kies prezo diferencas laŭ la distanco, tempo de aĉeto kaj vojaĝtempo (ĝis 250 km povas esti prezoj en la dua klaso 9 € aŭ 25 €, de distanco 250 km kaj pli estas prezoj de 29 € ĝis119 €; por la unua klaso prezoj estas de 29 € por distanco maksimume 250 km, por distancoj pli ol 250 km estas prezoj de 39 € ĝis 189 €). De la prezo oni povas gajni rabaton 25 %, se oni posedas klientan karton.

Simile Germana fervojo ofertas ankaŭ internaciajn biletojn kun interesaj rabatoj. Ankaŭ tiuj biletoj diferencas laŭ la tempo de aĉeto, distanco kaj vojaĝtempo. Biletoj de oferto Europa Spezial ekzistas al jenaj landoj[1]:

Germana fervojo krom tiu landoj ofertas biletojn ankaŭ al Londono, oferto nomiĝas London Spezial kaj en la prezo estas ankaŭ vojaĝo per Eurostar trajno. Prezoj de tiu ĉi oferto komencas de 59 € por dua klaso.[2]

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-01-20. Alirita 2014-01-14.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-01-15. Alirita 2014-01-14.

Eksteraj ligiloj redakti