Ghimeș-Făget
Ghimeș-Făget - jen rumane, prononco [gimeŝ fəĝet], hungare Gyimesbükk, [djimeŝbyk] - estas komunumo en Rumanio. Ĝi apartenas al la administra distrikto Bacău kaj estas la sola distrikta komunumo ne historie apartena al la regiono Moldavio, sed al la pli okcidenta regiono Transilvanio. Geografie la komunumo situas en Terkolo de Djimeŝo en la valo de Tatroŝo nordoriente de Miercurea Ciuc. La partoj de la komunumoj estas la vilaĝoj Buhapataka aŭ Agyagospataka, Bartosokpataka, Bálványospataka/Bolovăniș, Rakottyástelep/Răchitiș, Tarhavaspataka/Tărhăuși, Gyimes/Ghimeș, Áldomáspataka kaj Petkipataka.
Ghimeș-Făget · Gyimesbükk | ||
---|---|---|
Komunumo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Bacău | |
Alinome | Gyimesbükk (hungare) | |
Iama hungara departemento | Csík | |
Situo | 46° 34′ N, 26° 5′ O (mapo)46.56805555555626.09Koordinatoj: 46° 34′ N, 26° 5′ O (mapo) | |
| ||
Poŝtkodo | 607205 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 5 340 (en 2002) | |
– vilaĝo | 1 604 (en 2002) | |
Loĝantaro
redaktiEn 1910 ĝi havis 6 298 (hungaroj, rumanoj, germanoj), en 1992 5 326 loĝantojn (55 % da hungaroj, 45 % da rumanoj), ankaŭ en la censo de 2011 estis ankoraŭ 50,5 % da hungaroj, kaj laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 4 928 loĝantoj sur areo de 184,85 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 27 loĝantoj/km².
Historio
redaktiĜia unua menciaĵo skriba estas el 1854. Proksime de ĝi troviĝas la fortikaĵo de Djimeŝo, kiun en la 18-a jarcento oni ankoraŭ uzis. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario, al Csík. Tiu loko estis la plej orienta fervoja relo de Hungara reĝlando. La fervoja dometo nun estas muzeeto.
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapeŝto.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
- Listo de rumanaj poŝtkodoj Arkivigite je 2012-06-03 per la retarkivo Wayback Machine
Renomaj personoj
redakti- György Antal (9-a de decembro 1917 Peĉo, 12-a de decembro 2007): muzikpedagogo
- Mária Tankó Antalné (n. 26-a de septembro 1937): bazlerneja instruistino, etnografia esploristino.[1]
- Lázár Bálint (24-a de januaro 1888 - Bukareŝto, marto 1938): skulptisto
- Irina Buzea (hungare Irene Berecz, n. 20-a de februaro 1905 – 1987): pentristino[2]
- László Dobos (n. 1-a de januaro 1963): sportĵurnalisto.
- Rozália Sántha (n. 29-a de novembro 1933): instruistino, lernolibroverkistino kun sia edzo Jenő Sántha.
- László Székely (7-a de januaro 1912 - Temeŝvaro, 1982) etnografo
- János Szőcs (2-a de januaro 1937): lokhistoriisto, muzeologo en Miercurea Ciuc.
- János Zerkula (1927, Lunca de Jos – 7-a de majo 2008): muzikestro de popolmuziko.
Referencoj
redakti- ↑ rete legebla kopio de ŝia libro Gyimesi írott tojások - sur paĝoj 3 ĝis 6 hungare aperas multaj biografiaj informoj pri ŝi
- ↑ informo pri ŝi kun memportreto. Arkivita el la originalo je 2024-04-09. Alirita 2024-04-09 .