Gian Maria Volonté

Gian Maria VOLONTÉ [Ĝan Maria VOLONTE'] (naskiĝis la 9-an de aprilo, 1933, mortis la 6-an de decembro, 1994) estis itala aktoro.

Gian Maria Volonté
Gian Maria Volontè.jpg
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aprilo 1933 (1933-04-09)
en Milano, Flag of Italy (1861–1946).svg Italio
Morto 6-an de decembro 1994 (1994-12-06) (61-jara)
en Florina
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj itala lingvo
Ŝtataneco ItalioReĝlando de Italio
Alma mater Accademia Nazionale d'Arte Drammatica Silvio D'Amico
Familio
Amkunulo Angelica Ippolito
Okupo
Okupo aktoroscenaristo • filmaktoro
TTT
Retejo http://www.gianmariavolonte.it
Information icon.svg
vdr

Li naskiĝis en burĝa familio.

Li unue famiĝis pro sia elstara partopreno en la du unuaj vakerofilmoj de Sergio Leone, Per un pugno di dollari (Por manpleno da dolaroj) kaj Per qualche dollaro in più (Por kelkaj pliaj dolaroj), en kiuj li rolis kiel ĉeffiulo.

Li aperis ankaŭ en aliaj vakerofilmoj kun politika enhavo, Quien sabe? (Kiu scias?) de Damiano Damiani kaj Faccia a faccia (Vid-al-vide) de Sergio Sollima.

Poste li dediĉis sin ĉefe al politikaj filmoj, kaj metis sian talenton je la servo de sia komunista idealo.

Li mortis pro koratako la 6an de Decembro 1994 dum la preparado de la filmo "To Vlemma tou Odyssea" (la rigardo de Odiseo), de Teo Angelopoulos.

Eksteraj ligilojRedakti