Gianni Bella
Gianni Bella (Katanio, Italio, la 14-an de marto 1946), estas itala kantaŭtoro, kun muzika stilo de balado kaj popmuziko. Li estas konata pro sia larĝa voĉa rango, precipe por liaj akutoj, tre karakterizaj.
Gianni Bella | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de marto 1946 (78-jaraĝa) en Katanio |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Italio |
Familio | |
Frat(in)o | Marcella Bella |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | kantaŭtoro kantisto gitaristo komponisto |
Li estas frato de la kantisto Marcella Bella kaj de la muzikistoj Antonio kaj Salvatore Bella.
Li partoprenis plurajn festivalojn de kantoj en sia lando, ĉiam elstarante en multaj okazoj; en sia profesia kariero li registris kantojn en la itala kaj en la hispana. De lia aŭtoreco estas la temo "Questo amore non si tocca", prezentita ĉe la Festivalo San Remo, en 1981.