Aa en Hunze

municipo en Drento, Nederlando
(Alidirektita el Gieten)

Aa en Hunze (53° 0′ N, 6° 45′ O (mapo)536.75 ) estas municipo en la nordorienta parto de la provinco Drenthe en Nederlando. La nomo referencas al la riveroj Drentsche Aa kaj Hunze, kiuj ambaŭ fluas tra la municipo. Fine de 2021 en la municipo vivis 25 399 loĝantoj sur areo de 279,27 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 91 loĝantoj/km². La municipejo estas en Gieten. La municipo ekestis en 1998 pro kunfandiĝo de la antaŭaj municipoj Rolde, Gasselte, Gieten kaj Anloo. Annen kaj Gasteren estas vilaĝoj de la municipo.

Municipo Aa en Hunze

Flago de la municipo Aa en Hunze

Blazono de municipo Aa en Hunze

Flago de la municipo Aa en Hunze Blazono de municipo Aa en Hunze
Situo de la municipo Aa en Hunze
nederlanda municipo
Provinco Drento
Urbestro Anno Wietze Hiemstra
Ĉefloko Gieten
Areo
 - Tero
 - Akvo
278,86 km²
276,86 km²
2,00 km²
Loĝantaro
 - Loĝdenso
25399 (2021)
92,1 loĝ./km²
Geografia situo 53° 0′ N, 6° 45′ O (mapo)536.75Koordinatoj: 53° 0′ N, 6° 45′ O (mapo)
Aa en Hunze (Drento)
Aa en Hunze (Drento)
DEC
Aa en Hunze
Aa en Hunze

Map

Gravaj trafikaj arterioj N33, N34
CBS-municipokodo 1680
Telefona kodo 0598, 0599, 0592, 050
Poŝtkodo 9443–9469, 9510–9519, 9654–9659
Oficiala retejo https://www.aaenhunze.nl/
vdr

Ĝemela urbo redakti

  Żerków en Pollando

Eksteraj ligiloj redakti

Provinco Drento  
Aa en Hunze | Assen | Borger-Odoorn | Coevorden | De Wolden | Emmen | Hoogeveen | Meppel | Midden-Drenthe | Noordenveld | Tynaarlo | Westerveld
Nederlando | Provincoj | Municipoj