Gimnazio INTEGRA BRNO

Gimnazio INTEGRA BRNO estas mezlernejo en Brno (Ĉeĥio), kiu estis establita en 1992 kiel unu el la unuaj neŝtataj klerigaj institucioj en la tiama Ĉeĥoslovakio. Ĝia sidejo estas en la domkomplekso en la strato Rašelinová 9 kaj 11 en la urboparto Brno-Líšeň. Ĝi estas okjara kaj ankaŭ kvarjara gimnazio, kies studentoj estas preparataj por la ŝtata abiturienta ekzameno kaj por plua studado en altlernejoj de diversaj tipoj. La lernejo de familia tipo havas ĉirkaŭ 120 lernantojn, 20 instruantojn, en la klasoj lernas averaĝe 15 lernantoj. Kondiĉo por esti akceptita en la lernejo estas sukcesa testo de studaj talentoj kaj testoj de la ĉeĥa lingvo kaj matematiko. La slogano de la lernejo tekstas: „Malgrandaj kolektivoj – sukcesaj personuloj!“.

Gimnazio INTEGRA BRNO
gimnazio
Situo
Ŝtato Ĉeĥio
Koordinatoj 49° 12′ 22″ N, 16° 41′ 7″ O (mapo)49.20611111111116.685277777778Koordinatoj: 49° 12′ 22″ N, 16° 41′ 7″ O (mapo)
Gimnazio INTEGRA BRNO (Brno)
Gimnazio INTEGRA BRNO (Brno)
DEC
Gimnazio INTEGRA BRNO
Gimnazio INTEGRA BRNO
Situo de Gimnazio INTEGRA BRNO

Map

vdr
Gimnazio Integra Brno

Karakterizo de la lernejo redakti

 
Abiturientoj 2010

La unuaj studentoj venis en la lernejon Integra la 1-an de septembro 1992. La establintoj de la lernejo estis magistrino Hana Německá kaj doktoro Václav Trojan, la nuntempa estro de Centro de Lerneja Manaĝado de Karola Universitato en Prago. Ekde 2010 la lernejon gvidas magistrino Darja Chládková kaj magistro Ondřej Hýsek. Pli ol 90% da finstudintoj nun studas aŭ jam finis studadon ĉe universitatoj en Ĉeĥio aŭ eksterlande. En la jaroj 2011, 2012 kaj 2013 sukcesis 100% da abiturientoj ĉe la ŝtata ekzameno pri maturiĝo.

La gimnazio enkare de la reto ASPnet estas asociiĝinta lernejo de Unesko, fakultata lernejo de la pedagogia fakultato de Masaryk-universitato en Brno, kunlaboras kun la Karola Universitato en Prago kaj kun la Universitato Palacký en Olomouc. La lernejo orientiĝas ankaŭ al instruado de fremdaj lingvoj kaj internacia kunlaboro, al instruado de informaj teknologioj kaj financa lerteco. La gimnazio ofertas ankaŭ individuajn klerigajn planojn por lernantoj kun specialaj klerigaj bezonoj, t.e. al lernantoj handikapitaj, eksterordinare talentaj, al elit-nivelaj sportistoj k.s. La gimanzio posedas propran specialan-pedagogian centron, Centron de libera tempo Koníček (= ĉevaleto, hobio) kaj antaŭlernejan infanĝardenon.

La historio de la lernejo en datoj redakti

 
Instruado en la gimnazio Integra Brno
  • 1991 – la unuaj rezonadoj pri la establo de neŝtata lernejo
  • 1992, februaro – envicigo en la ministeria reto de lernejoj en Ĉeĥio
  • 1992, septembro – inaŭguro de la unua lernojaro
  • 1994, majo – transloĝiĝo al novaj ejoj en Brno-Líšeň, Rašelinová 11
  • 1995, junio – la unua ĝardena festo de la lernejo
  • 1995 – estiĝo de la Speciala-Pedagogia Centro (SPC) ĉe la lernejo
  • 1996, junio – la unuaj abiturientaj ekzamenoj pri maturiĝo
  • 1998, junio – la unua projekta instruado
  • 1998, septembro – komenciĝo de funkciado en plua edifico, Rašelinová 9
  • 1998, oktobro – malfermo de Centro de Libera Tempo Koníček
  • 1998, novembro – disponigo de servoj de SPC por la publiko
  • 1999, februaro – konekto de la lernejo al interreto
  • 1999, aprilo – akirita internacia atesto IES, grado B+
  • 1999, junio – la gimnazio fariĝas fakultata lernejo PdF MU Brno
  • 2000, majo – ekzamenoj pri maturiĝo de la unua kompleta okjara studado
  • 2000, majo – valor-altiĝo de la atesto de IES al BB
  • 2000, junio – konstruita lerneja sportejo
  • 2000, septembro – ekfunkciis la lerneja intrareto
  • 2001, majo – sendrata nekomuna konekto de la lernejo al interreto
  • 2002, februaro – la unua memstara lerneja balo
  • 2002, majo – festata dekjariĝo de la lernejo
  • 2003, februaro – la unua skarpo-balo de la abiturientoj
  • 2004, junio – komenco de tradicio transdoni la abiturientajn diplomojn en la kastelo Belcredi en Líšeň
  • 2004, oktobro – konstruado de la unua multefunkcia klasĉambro
  • 2004, junio – la unua studenta konferenco
  • 2005, junio – riparo de fasadoj
  • 2006 – komenciĝis konstruado de eksterdona instru-areo kaj de botanika ĝardeno
  • 2006 – startas propra lerneja kleriga programo „Kompaso por la vivo aŭ la vojo estas celo“ (por la malsupera ŝtupo de la gimnazio)
  • 2006 – estiĝo de laborejo de la pedagogia fakultato de Karola Universitato en Prago, klerigado de estrantaj laboruloj
  • 2007 – komenciĝis realigado de la unua projekto de ESF (Eŭropa Sociala Fonduso) „Verda klasĉambro“
  • 2007 – inaŭguro de amfiteatro en la lerneja komplekso
  • 2008 – konstruado de propra botanika ĝardeno
  • 2008 – modernigo de la aspekto de la lernejo, nova logo
  • 2009 - startas propra lerneja kleriga programo „Kooperado, komunikado, konkurenco-kapablo (por la supera ŝtupo de la gimnazio)
  • 2009 – komenciĝis realigo de la dua projekto de ESF „Klerigado de estrantaj laboruloj en la lernej-sistemo“ (ĝis 2011)
  • 2009 – komenciĝas realigo de la tria prokjekto de ESF „La naturo en bildoj“ (ĝis 2012)
  • 2010 – komenciĝis realigo de la kvara projekto de ESF „Ni instruas pri Moravio – moderne kaj eŭrope“ (ĝis 2012)
  • 2010 – la lernejo partoprenas en plua projekto de ESF CLIL
  • 2010 – kiel unua en Ĉeĥio Integra ligis kunlůaboron kun prestiĝa kartvela liceo en Tbiliso
  • 2011 – pilotado de testoj de la societo SCIO (Integra ricevis oran ateston)
  • 2011 – en la lernejo prelegis David Lau elz University of Hongkong
  • 2011 – lernantino Kateřina Židů venkis en la regiona raŭndo de SOČ (mezlerneja faka agado), ŝi sukcesis ankaŭ en la raŭndo tutŝtata kaj avancis al la slovaka finalo
  • 2011 – en la unua jaro de la ŝtata ekzameno pri maturiĝo sukcesis 100% da studentoj de Integra
  • 2011 – Gimnazio INTEGRA BRNO akiris kiel dua mezlernejo en Ĉeĥio ateston uzi titolon "Lernejo amika al infanoj kun alergioj kaj astmato"
  • 2012 – kunlaboro en Internacia Konferenco de Pedagogoj kaj Specialistoj pri problemaro de klerigado de lernantoj kun specialaj klerigaj bezonoj, Masaryk-universitato
  • 2012 – eŭroprojektoj InGenious kaj eTwinning ĉe Gimnazio INTEGRA BRNO
  • 2012 – studentoj de Gimnazio Integra Brno reprezentas Ĉeĥan Respublikon en Bruselo enkadre de iniciato „Via Eŭropo, via opinio“ ĉe pintrenkonto Rio+20 laŭ simulata ĝenerala asembleo de Eŭropa ekonomia kaj sociala komitato (konsil-organo de EU), kiun partoprenis studentoj de ĉiuj membro-ŝtatoj de EU
  • 2012 – sukcese finiĝis realigo de la tria EFS-projektu "La naturo en bildoj"
  • 2012 – sukcese finiĝis realigo de la kvara ESF-projekto "Ni instruas pri Moravio", eldono de lernolibro "Moravio – historio de lando meze de Eŭropo"
  • 2012 – komplete nove ekipita komputila klasĉambro kaj konstruado de plua interaga klasĉambro (financata el EU-projektoj)
  • 2012 – ankaŭ en la dua jaro de la ŝtata ekzameno pri maturiĝo sukcesis 100% da studentoj de Integra
  • 2012 – dudekjariĝo de Gimnazio INTEGRA BRNO
  • 2013 – malfermo de "Nia infanĝardeno" ĉe Gimnazio INTEGRA BRNO
  • 2013 – ankaŭ en la tria jaro de la ŝtata ekzameno pri maturiĝo sukcesis 100% da studentoj de Integra
  • 2013 – Gimnazio INTEGRA BRNO fariĝis enkadre de la reto ASPnet asociita lernejo de Unesko

Eksteraj ligiloj redakti