Ĝirafo (specio)

(Alidirektita el Giraffa camelopardalis)

Ĝirafo (Giraffa camelopardalis) estas afrika specio de parhufuloj el genro ĝirafo, nome ties ununura vivanta specio. Ĝi estas plej granda terbesto kaj plej granda parhufulo kiu vivas en la 21-a jarcento.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĝirafo
Ĝirafo en Berlina zoo
Ĝirafo en Berlina zoo
Ĝirafo en Kenjo
Ĝirafo en Kenjo
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Ĝirafedoj Giraffidae
Genro: Ĝirafo Giraffa
Specio: G. camelopardalis
Giraffa camelopardalis
Linnaeus, 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La specio havas tre longan kolon, 5–6 m de alto kaj 1600 kg (virbesto) aŭ 830 kg (ino) pezon.

La komuna nomo 'ĝirafo' kaj unua parto de la dunoma nomo nome Giraffa devenas el araba الزرافة (ziraafa aŭ zurafa), kio signifas "alta". La dua parto (epiteta) de la latina scienca nomo nome camelopardalis devenas el greka καμηλοπάρδαλη camelopardale kaj el latinigita camelopardalis,[1] kio signifas "leoparda kamelo" alude al la bildo kiun montras ties haŭto, el kio devenas ankaŭ uzita nomo "marmora ĝirafo" aŭ "marmorĝirafo".

Tiu afrotropisa specio estas parenca de cervedoj kaj bovedoj, sed ĝi apartenas al alia familio, nome la ĝirafedoj (Giraffidae), kiu enhavas nur la ĝirafon kaj ties plej proksiman parencon, nome okapion. La ĝirafo havas naŭ subspeciojn kiuj distingas pro la kolorbildoj.[2]

La disa teritorio de la ĝirafo etendas el Ĉado norde al Sudafriko sude, kaj el Niĝero okcidente al Somalio oriente. Ĝirafoj kutime loĝas en savanoj, herbejoj, kaj malfermaj arbaroj. Ties ĉefa manĝoresurso estas folioj de akacioj, kiujn ili plukas je altoj kie plej aliaj herbovoruloj ne povas atingi. Ĝirafoj estas predataj foje de leonoj, kaj ĝirafidoj estas celo ankaŭ de leopardoj, hienoj, kaj likaonoj. Plenkreskaj ĝirafoj ne havas fortajn sociajn ligojn, kvankam ili ariĝas en izolaj grupoj por moviĝi en la sama ĝenerala direkto se venas okazo. Maskloj starigas sociajn hierarkiojn pere de "kolluktoj", nome luktado per kiu oni frapas unu la alian per la kolo, kio estas ege malkutima inter mamuloj. Dominantaj maskloj akiras pariĝan rajton kun inoj, kiuj siavice estas la nuraj responsaj por idozorgado.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. camelopardalis. A Latin Dictionary, Perseus Digital Library. Alirita 2011-11-23.
  2. Pellow, R. A.. (2001) MacDonald, D: The Encyclopedia of Mammals, 2‑a eldono, Oxford University Press, p. 520–27. ISBN 0-7607-1969-1.

Vidu ankaŭ redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Żyrafa en la pola Vikipedio.