Giuseppe Pitrè

(Alidirektita el Giuseppe Pitré)

Giuseppe PITRÈ (naskiĝis la 22-an de decembro 1841 - mortis la 10-an de aprilo 1916) estis itala folkloristo, kuracisto, profesoro, kaj senatano de Sicilio. Kiel folkloristo oni atribuas al li la disvastigadon de la folkloro por inkluzivi ĉiujn manifestaciojn de la popola vivo. Li ankaŭ estas konsiderata antaŭulo en la kampo de medicina historio.

Giuseppe Pitrè
Persona informo
Naskiĝo 22-an de decembro 1841 (1841-12-22)
en Palermo
Morto 10-an de aprilo 1916 (1916-04-10) (74-jaraĝa)
en Palermo
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Reĝlando Italio vd
Familio
Infanoj Maria Pitrè vd
Profesio
Okupo antropologo • politikistokuracisto • kolektisto de fabeloj • verkistohistoriisto • folkloristo • etnografo vd
Laborkampo literaturo • folklorscienco • etnografio • historio de regiono • antropologiohistorio de medicino vd
Aktiva en Sicilio vd
Verkado
Verkoj Biblioteca delle tradizioni popolari siciliane ❦
Sicilian Folk Medicine vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en Palermo. Post li servis kiel volontulo en 1860 sub Garibaldi kaj diplomiĝis pri Medicino en 1866, li ĵetis sin en la studon de literaturo, kaj verkis la unuajn sciencajn studojn pri itala populara kulturo, kiuj estis pioniraj italaj etnografiaj studoj. Li fondis la studadon de "popola psikologio", en Sicilio, instruante ĉe la Universitato de Palermo.

Inter 1871 kaj 1913, li kompilis la Bibliotekon de popularaj tradicioj siciliaj, t.e, kolekto de sicilia parola kulturo en dudek kvin volumoj.

La verko de Pitrè,Fiabe novelle e racconti popolari siciliani, el 1875, dokumentante la riĉan folkloran heredaĵon de Sicilio derivita de eŭropaj kaj mezorientaj tradicioj, estas la kulmino de la granda eŭropa folklora rikolto, kiu komenciĝis antaŭe en la 19-a jarcento. Kontraŭ la tia pensmaniero de sia tempo, Pitrè defendis la komunajn homojn de Sicilio kaj ties kutimojn, kaj lia esplorado pri buŝa rakonta tradicio povus esti same signifa kiel tiu de la fratoj Grimm.

En 1882 Pitrè fondis la Arkivon por la Studo de la Popularaj Tradicioj, kaj en 1894 li eldonis bazan bibliografion pri italaj popularaj tradicioj. Li fariĝis honora membro de la Usona Folklora Societo en 1890. La Antropologia Etnografia Muzeo de Palermo estis fondita je lia memoro.