Global Crop Diversity Trust

Global Crop Diversity Trust (GCDT, tutmonda fondaĵo por kulturplanta diverseco) estas sendependa internacia organizaĵo, kiu celas konservi la specidiversecon de semoj de kulturplantoj por sekurigi la ontan nutradon de la monda popolo.

Global Crop Diversity Trust
fondaĵo
ne-registara organizaĵo
internacia organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 2005
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Bonno, Germanio
Filioj Tutmonda semkripto en Svalbard Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo Stiftung
vdr

Historio kaj strukturo

redakti

GCDT estis fondita en 2005 kiel komuna fondaĵo (angle: trust) de Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo (Unuiĝintaj Nacioj) kaj la konsultgrupo pri internacia agrikultura esploro (angle: CIGAR, Consultative Group on International Agricultural Research).

Kolektinte monon de multaj ŝtatoj, organizaĵoj kaj entreprenoj GCDT ricevis ĉirkaŭ 100 milionoj da usonaj dolaroj por siaj celoj.

La fondaĵo havas oficejojn ĉe la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo kaj ĉe Bioversity International en Romo, Italio.

Agadoj

redakti

Unue la fondaĵo laboris ellaborante regionajn konservostrategiojn. Ĝi kunlaboris ankaŭ kun la norvega registaro kaj la Nordic Gene Bank por konstrui la genbankon Svalbard Global Seed Vault sur la insulo Svalbard. Tiu genbanko estas sekurrezervo por ekzistantaj semoj.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti