Gosztola
Gosztola [gostola] estas tre malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Lenti.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 7 km²
- Loĝantaro: 30
- Poŝtkodo: 8978
- Telefonprefikso: 92
- Koordinatoj: 46°35′19″N 16°31'32″E
Situo
redaktiGosztola situas sur mildaj deklivoj, fine de longa sakovojo el Rédics. Lenti troviĝas 5, Nova 20, Letenye 27, Zalaegerszeg 41, Budapeŝto 243 km-ojn [1] Arkivigite je 2016-08-08 per la retarkivo Wayback Machine.
Historio
redaktiLa unua skriba mencio devenis pri la vilaĝo el 1237 laŭ tiama hungara ortografio "Gosztolya". Post Traktato de Trianon la vilaĝo trovis sin proksime de la nova landlimo. Lernejo neniam funkciis tie. La malbonaj kontaktoj kun Jugoslavio dum komenco de la socialismo kaŭzis preskaŭ formorton de la vilaĝo. En Gosztola migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika kapelo omaĝe al Maria Magdalena, renovigita en la 1990-aj jaroj