Graciela Morgado Rodriguez
Graciela MORGADO RODRIGUEZ (naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1962 en Contramaestre, Santiago de Kubo) esperantistiĝis en 1995. Ŝi estas aktiva esperantistino kaj E-instruistino, kiu organizis la movadon en Contramaestre, Santiago de Kubo. Ŝi fondis kaj reĝisoris la kulturan projekton Amindaj, kiu debutis dum la 95-a UK (Havano 1990). La grupo registris tri KD-ojn ĉe Vinilkosmo; en 2017 ili gajnis la premion por Plej bona originala muziko en la Internacia Filmetkonkurso Teo kaj Amo, organizita de Ĉina Radio Internacia, kiun Graciela ricevis en Ĉinio.[1] Graciela ankaŭ fondis Teamo Baĉata fine de 2013 kun kelkaj muzikistoj de la bando Amindaj kun la celo disvastigi Esperanton pere de latinamerikaj ritmoj ili debutis dum la Kuba Esperanto-Renkontiĝo (KERo) 2014, okazinta en Viñales, Pinar del Río, kun tre bona akcepto de la publiko.[2]
Graciela Morgado Rodriguez | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-a de aŭgusto 1962 en Santiago de Kubo, Kubo |
Lingvoj | hispana • Esperanto |
Ŝtataneco | Kubo |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |