Grafitio de Aleksameno

Grafitio de Aleksameno, aŭ Grafitio de Palatino kaj blasfema grafitio de Palatino, estas grafitio[1] kiu prezentas bildon akompanata de greka enskribo kiun la arkeologoj interpretas mokaĵo kontraŭ la kristana kulto. Tiu grafitio estas nun konservata en Romo en la muzeo Antiquarium Forense e Antiquarium Palatino.

Grafitio de Aleksameno.

Priskribo pri la grafitio redakti

Datebla je ĉirkaŭ la 3-a jarcento[2][3][4], ankaŭ se eblas datoj eĉ ĝis la jaro 85[5] ĝi venis al lumo en la monteto Palatino en Romo en 1857 dum elfosado en la Paedagogium[6], speco de kolegio de la domiciana epoko, aparte destinita al la formado de la imperiaj paĝioj versimile devenantaj el sociaj duonaltaj klasoj.

 
Reliefo de la konturoj de la grafitio.

La prezentaĵo estas komponita el tri desegnaĵoj: la korpo de viro krucumita kun la kapo de besto, ververe de azenomulo; viro adoranta kaj fine la enskribaĵo en la antikva greka lingvoΑλΕξΑΜΕΝΟς CЄΒΕΤΕ ΘΕΟN” (kiu transliterumita korespondas al Alexamenos sebete theon) kiu signifas "Aleksameno veneras [sian] dion". La teksto, skribita per malregula ortografio, utiligas samtempe literojn majusklajn kaj minusklajn. La komenca litero sigmo (σ,Σ) de la verbo sebete (σεβετε) (interpretita[7][8][9] kiel fonetika varianto de σέβεται, tria persono de la prezenco de la medialo σέβομαι kun la signifo de "veneras, honoras") estas desegnita en la grafitio kiel sigmo arkforma. Tiu grafismo kiu similas, en la majuskla formo, al C anstataŭ al klasika Σ, estis tipa de la orienta greka alfabeto.

Historiaj implicoj redakti

Pozicio de la paganaro rilate al la kristanaro redakti

Por taksi la kuntekston en kiu naskiĝis tiu grafitio, necesas scii ke la solidiĝinta religia plejgranda parto povas esti tentata antaŭjuĝe kaj diskriminacie sinteni antaŭ novaj movadoj aparte kiam ili konkurencas [10], kaj do ankaŭ la tiuepoka pagana majoritato povis vidi en la naskiĝinta kristana kulto ion danĝeran, ion obskuran kaj malican. Estis, fakte, disvastiĝintaj strangaj opinioj rilate la kulton praktikitan de kristanaro, iuj el kiuj subtenis ke ili praktikus ritan kanibalismon, seksperforton al infanoj, mortigojn kaj infanmurdojn, konfesus ateismon, la resurekton de la korpo de mortintoj kaj la malamon al la homa genro.[11][12][13] Inter tiuj akuzoj troviĝis ankaŭ tiu laŭ kiu la kristanoj adoris azenon (azenkulto), kaj jen eksplikata la motivo de la prezentado de tiu besto en la grafitio. Kiel kroma konfirmo oni povus citi la diraĵon asinus portans mysteria (azeno portanta misterojn), kiu estis lanĉita kontraŭ la praaj kristanoj kvazaŭ ĝi estus la fonto de ilia mistereca kredo.

Alia historia problemo estus: Ĉu la kristanoj liveris flankon al la akuzoj pro io ekscese sekreta, pro timo ke siaj sanktaĵoj estu profanataj? Aŭ ĉu kristanismo aperis tro simila al Misterecaj religioj? La informado pri kristanismo al la romiaj aŭtoritatoj kaj intelektuloj estis pli facila por ĝiaj malsimpatiantoj, kiel judoj ekzemple, ol al ĝia dekomenca "esti juĝataj" per la dekreto de “religio nelica” de la romia senato.

Informoj pri la kristana teologio redakti

Se oni povus konfirmi la datadon je la 2-a jarcento, oni havus maloftan atestaĵon pri la kristana teologio (plibone, kristana fido) antaŭan al la Koncilio de Niceo (325) aparte signifan ĉar temus pri atestaĵo de nekristana fonto: el la grafitio oni povas informiĝi, fakte, ke, jam ĉe la albordiĝo de kristanismo kaj antaŭ ol – per la koncilio de Niceo – al ĝi estus agnoskita universalisma orientado kaj en ĝi estu difinitaj kaj enirigitaj aŭ modifitaj pluraj aspektoj kaj ĉeestaj aŭ malĉeestaj en la praa kulto, la kristanoj konfesis ke Jesuo estis mortinta en kruco.

La frazo de la grafitio, krome, ŝajnas atesti, en la intencoj kaj scioj de ĝia aŭtoro, ke la kristanoj, aŭ almenaŭ la komunumo al kiu referencis Aleksameno, adoris Jesuon kiel Dion, ankaŭ se malfacilas taksi la precizan koncepton kiun ili havis. La problemo pri la naturo de Jesuo estis, fakte, multe debatata ene de la kristana eklezio de la 1-a, 2-a, 3-a kaj 4-a jarcentoj ankaŭ se en minoritataj grupoj: fakte, jam en la Evangelioj kaj en la epistoloj de Paŭlo estas klare specifita la dieco de Jesuo. Sed el tiuj grupoj, ofte limigitaj kaj malakordaj inter si, naskiĝos diversaj kristologiaj doktrinoj (de tiuj kiuj proklamis en Jesuo la ekskluzivan dian naturon, kiel Docetismo, al tiuj kiuj tion negis aŭ subklasigis diversmaniere: Cerintismo, Adoptismo, Modalismo Arianismo sinsekvis unu post alia aŭ ankaŭ unu super la alia kaj estis deklaritaj herezaj de la majoritata parto. Inter la duono de la 3-a jarcento kaj la unua duono de la 4-a jarcento, akorde kun la pli fondita datado de la grafitio, floris Arianismo kiu subtenis ke la dia naturo de Kristo estas malsupera ol tiu de la Patro; doktrino malkonfesata de la Koncilio de Niceo kiu per la Nicea kredo dogme difinis la bazojn de la historia kristanismo.

Notoj redakti

  1. Sgrafiaĵo estas pli arta koncepto.
  2. Michael Green, Evangelism in the Early Church, Wm. B. Eerdmans Publishing, 2004, p. 244
  3. David L. Balch, Carolyn Osiek, Early Christian Families in Context: An Interdisciplinary Dialogue, Wm. B. Eerdmans Publishing, 2003, p. 103
  4. B. Hudson MacLean, An introduction to Greek epigraphy of the Hellenistic and Roman periods from Alexander the Great down to the reign of Constantine, University of Michigan Press, 2002, p. 208
  5. Hans Schwarz, Christology, Wm. B. Eerdmans Publishing, 1998, p. 207
  6. Filippo Coarelli, Guida archeologica di Roma, Arnoldo Mondadori Editore, Verona 1984, p. 158.
  7. David L. Balch, Carolyn Osiek, Early Christian Families in Context: An Interdisciplinary Dialogue, Wm. B. Eerdmans Publishing, 2003, p. 103
  8. B. Hudson MacLean, An introduction to Greek epigraphy of the Hellenistic and Roman periods from Alexander the Great down to the reign of Constantine, University of Michigan Press, 2002, p. 208
  9. Rodney J. Decker, The Alexamenos Graffito Arkivigite je 2008-06-01 per la retarkivo Wayback Machine
  10. La fenomeno estis analizita de iuj sociplogoj angl-usonaj interesiĝantaj pri la novaj religiaj kultoj en la moderna epoko kaj pri la relativaj oponantaj movadoj, tiuj lastaj adherantaj al la religiaj konfesoj jam solidiĝintaj aparte kristanaj; Eileen Barker de la universitato de Londono (Watching for Violence: A Comparative Analysis of the Roles of Five Types of Cult-atching Groups, in Cults, Religion and Violence de David Bromley kaj John Gordon Melton, Cambridge University Press, 2003, pp. 123-148); Jeffrey Hadden de la universitato de Virginio (America's uneasy relationship with non-Christian and oriental religions Thomas Jefferson Institute, 1986) kaj The Anti-Cult Movement Arkivigite je 2007-04-26 per la retarkivo Wayback Machine, sinteza analizo pri la modus-operandi de iuj usonaj asocioj inspiriĝantaj al Evangeliismo kontraŭ Scientology kaj la Eklezio de la Unuiĝo); John Gordon Melton de la Universitato de Kalifornio (Encyclopedic Handbook of Cults in America, pp. 221-227, Garland, New York-Londra 1986-1992); kaj la studo The Counter-cult Monitoring Movement in Historical Perspective en Challenging Religion: Essays in Honour of Eileen Barker, Routledge, Londono, 2003, pp. 102-113.).
  11. N. T. Wright, What Saint Paul Really Said: Was Paul of Tarsus the Real Founder of Christianity?, 1997, Wm. B. Eerdmans Publishing, p. 46
  12. Post listo pri tiuj akuzoj adresitaj kontraŭ kristanoj oni vidu Ad nationes de Tertuliano, 1:11, 1:14
  13. Tamen estas ankaŭ invito ke oni vidu ke se Aleksameno estis konvinkita pri ĉio tio, li agis laŭjuste, kaj ne animita de konkurenca sprono. Eĉ li meritis, laŭ kristanismo mem kiu fundas la moralon sur la konscienco, aprobon kaj laŭdon!

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti