Hennebergio (germane: Henneberger Land) estas malnova ekde 1310 princa graflando, kiu situis en la iamaj frankoniaj distriktoj inter Würzburg, Fulda, Turingio kaj Hesio.

Hennebergio
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
La henneberga graflando en 1350

La historia graflando Henneberg ekzistis ekde la 11-a jarcento ĝis 1583 (formale ĝis 1806) kiel teritorio de la Sankta Romia Imperio en la Frankonia imperia cirklo. Ĝin posedis la grafoj de Henneberg kies dinastio estingiĝis en 1583. La dukoj de Saksio de la dinastio Wettin ekposedis kune ties posedaĵojn ĝis dissplitiĝo en 1660. Tiam parto cediĝis al Hesio-Kaselo. La alian parton oni finfine donis al Prusio en la jaro 1815. La malnova burgo de la grafoj de Henneberg detruiĝis dum la kamparana ribelo de 1525 - ĝiaj restaĵoj videblas apud la vilaĝo Henneberg.

En Kloster Veßra troviĝas muzeo hennebergia. Historilibron titulita Hennebergische Memorabilien verkis Paul Crusius.

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

  • Brockhaus Bilder-Conversations-Lexikon, Band 2. Leipzig 1838, p. 371

Eksteraj ligiloj redakti