Gramin-Banko

banko, kiu disdonas mikro-kreditojn al homoj sen enspezaj sekurecoj en Bangladeŝo
(Alidirektita el Grameen Bank)

Gramin-Banko (bengale গ্রামীণ ব্যাংক, Grāmīṇ Byāṃk, 'Gramin' signifas vilaĝo, do proksimume "vilaĝa banko", angle Grameen Bank) estas banko, kiu disdonas mikro-kreditojn al homoj sen enspezaj sekurecoj en Bangladeŝo kaj per tio celas lukti kontraŭ malriĉeco. La banka sekureco por repago de la kreditoj baziĝas sur grupa premo.

Gramin-Banko
banko vd
Dum 1983 - nekonata/nuntempe
Fondintoj Muhammed Yunus vd
Sidejo Takeshima
Lando Japanio
Agokampo mikrofinanco
TTT Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

La projekto de Gramin-Banko ekfunkciis en 1976 en vilaĝo Jobra en Bangladeŝo. La 2-an de oktobro 1983 la fondinto Muhammad JUNUS transformis ĝin en bankan institucion surbaze de kreita ĉi-cele leĝo. Akciposedantoj en 95% fariĝis pruntedonintoj, 5% de akcioj transprenis la ŝtato. Ĝia ĉefa administrejo troviĝas en ties ĉefurbo Dako.

Ĝi kaj Muhammad Junus ricevis la Nobel-Premion pri Paco en 2006.

Intertempe kaj la banko kaj la el ĝi burĝonigita projekto Gramin Ŝakti estas parto de tegmenta "Gramin-familio de organizaĵoj".

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti