Grand Hotel (filmo, 1932)

Grand Hotel estas usona antaŭkoda filmo de 1932 reĝisorita de Edmund Goulding kaj produktita de Metro-Goldwyn-Mayer. La scenaro de William A. Drake estis bazita sur la teatraĵo de 1930 samtitola de Drake mem, kiu estis adaptinta ĝin el la romano de 1929 nome Menschen im Hotel de Vicki Baum. Ĝis nun, ĝi estis la nura filmo kiu ricevis Oskar-premion al la Plej Bonkvalita Filmo kaj ne estis nomumita en ajna alia kategorio.

Grand Hotel
filmo
Originala titolo Grand Hotel
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1932, 1 mar. 1933
Ĝenro filma dramo, filmo bazita de literatura verko, amafera filmo
Kameraado William H. Daniels
Reĝisoro(j) Edmund Goulding
Produktisto(j) Irving Thalberg
Scenaro Béla Balázs • William A. Drake • Vicki Baum
Loko de rakonto Berlino
Muziko de William Axt
Rolantoj Greta Garbo • Joan Crawford • John Barrymore • Lionel Barrymore • Wallace Beery • Jean Hersholt • Lewis Stone • Ferdinand Gottschalk • Leo White • Rolfe Sedan • Frank Conroy • Greta Meyer • John Davidson • Morgan Wallace • Murray Kinnell • Purnell Pratt • Rafaela Ottiano • Robert McWade • Sarah Padden • Tully Marshall • Allen Jenkins • Mary Carlisle • Philo McCullough • Bert Moorhouse • Florence Wix • Bodil Rosing • Edwin Maxwell
Produktinta firmao Metro-Goldwyn-Mayer
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Filmo
IMDb
vdr

La filmo estis refarita kiel Week-End at the Waldorf en 1945, kaj utilis ankaŭ kiel bazo por la teatra muzikalo de 1989 samtitola. Alia refilmo, reĝisorota de Norman Jewison, estis konsiderita en 1977 kaj okazonta en la MGM Grand Hotel de Las Vegas, sed la projekto finfine elfalis.[1]

Greta Garbo kaj John Barrymore en Grand Hotel.

Grand Hotel montriĝis influpova en la jaroj ekde sia origina publikigo. La esprimo "I want to be alone" (Mi deziras esti sola), fame eldirita de Greta Garbo, estis metita en rango 30a en la listo de citaĵoj de AFI's 100 Years...100 Movie. En 2007, la filmo estis selektita por konservado en la Usona Nacia Filmoregistro de la Kongresa Biblioteko kiel "kulture, historie aŭ estetike grava".

Notoj redakti

  1. Rothman, Hal; Davis, Mike. The Grit Beneath the Glitter: Tales from the Real Las Vegas. University of California Press. pp. 41–42. ISBN 9780520225381. Alirita la 31an de majo 2019.

Eksteraj ligiloj redakti