Alta Atlaso

(Alidirektita el Granda Atlaso)

Alta Atlaso (arabe : الأطلس الكبير [Al-aţlas al-kabīr]) estas parto de la montaro de Atlasoj en Maroko. Ĝi ampleksas la plej altajn altitudojn de ĉiu la nordo de Afriko. La plej alta pinto estas Ĝabal (monto) Tubkal (4 167 metroj). Ĝi limtuŝas la Atlantikan Oceanon en la regiono de Agadir.

Alta Atlaso
(الأطلس الكبير)
montaro
Urika-Rivero kaj alt-atlasa pejzaĝo
Ŝtato Maroko
Parto de Atlasoj
Plej alta punkto Tubkalo
 - alteco 4 167 m s. m.
 - koordinatoj 31° 03′ 43″ N 7° 54′ 58″ U / 31.06194 °N, 7.91611 °U / 31.06194; -7.91611 (mapo)
Situo de Atlasoj en Nordafriko
Situo de Atlasoj en Nordafriko
Situo de Atlasoj en Nordafriko
Vikimedia Komunejo: High Atlas
Vilaĝo de orienta Alta Atlaso

La montaroĉeno servas al veterosistema bariero en Maroko, irante orienten-okcidenten kaj disigante la klimatajn influojn de Saharo, kiuj somere estas eksterordinare akcentitaj, de la pli Mediteranea klimato en la nordo, rezultigante grandajn temperaturajn ŝanĝojn tra la montaroĉeno. En la plej altaj altitudoj neĝo regule okazas, ebligante vintrajn sportojn. Neĝo daŭras ĝis malfrua printempo en Alta Atlaso, plejofte je la nordaj flankoj de la montaro. Alta Atlaso konstituas akvokolektajn areojn de multaj riveroj. La plejmulto de tiu ĉi fluas norden, subtenante la bazon por la tieaj vilaĝoj. Iom da uedoj kaj sezonaj riveroj finiĝas en la dezertojn sude kaj altebenaĵojn oriente de la montaro.

Koordinatoj: 31° 26′ N 6° 56′ U / 31.433 °N, 6.933 °U / 31.433; -6.933 (mapo)

Vidu ankaŭ redakti